Tenaserima pino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
==Priskribo==
La tenaserima pino estas mezgranda al granda arbo, atingante alton de 25-45 m kaj kun trunkdiametro de ĝis 1,5 m. La [[arboŝelo|ŝelo]] estas oranĝruĝa, dika kaj profunde fendetata ĉe la bazo de la trunko, kaj maldika kaj skvama en la supra krono. La [[folio]]j ('pingloj') estas duopaj, modere sveltaj, 15-20 cm longaj kaj iom pli ol 1 mm dikaj, verdaj ĝis flavece verdaj. La [[strobilo]]j estas mallarĝe konusformaj, 6-14 cm longaj kaj 4 cm larĝaj ĉe la bazo kiam fermite, verdaj komence, maturiĝante brile ruĝbrunaj. Ili malfermiĝas ĝis larĝo de 6-8 cm, ofte iom da tempo post matureco aŭ sekvante hejtadon per [[Arbara incendio|arbaraj brulegoj]], por liberigi la semojn. La semoj estas 7-8 mm longaj, kun flugilo de 20-25 mm, kaj estas vente dissemataj.
 
==Taksonomio==
La tenaserima pino estas ege parenca al la [[Merkus-pino]] (''Pinus merkusii''), kiu troviĝas pli fore suden en Sudorientazio en [[Sumatro]] kaj en [[Filipinoj]]; iuj botanikistoj konsideras la du kiel unuspeciajn (sub la nomo ''P. merkusii'', kiu estis unue priskribita).
 
==Referencoj==
Linio 31 ⟶ 34:
 
==Vidu ankaŭ==
*[[Luzonaj tropikaj pinaroj]]
*[[Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj]]
[[Sumatraj tropikaj pinaroj]]
 
==Eksteraj ligiloj==