Dalarna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 39:
* ofta uzo de afrikatoj postalveolaj, kiuj kelkloke emas iom palatiĝi. Exzemple sveda vorto "göra" (= fari, elparolu: "jëra", vokalon ë per rondigataj lipoj) en ursaa estas "djerå" (elparolu: "ĝero", kun longa e).
* kelkaj vokaloj diftongiĝas al aj, äj aŭ åj. (Ä estas buŝe pli vasta varianto de vokalo e. Å estas pli vasta varianto de vokalo o). Ke tio verŝajne okazis iam en mezepoko oni konkludas ĉar tiu ŝanĝo trafis ankaŭ kelkajn "kristanajn" vortojn. Ekzemple sveda vorto "ute" (= ekstere) ursae estas "ajtä", "vit" (= blanka) estas "wajt" kaj "krona" (= krono) estas "krajna". En kelkaj muraaj dialektoj, vokalo u anstataŭe fariĝis eŭ, ekzemple "ute" estas "äutä".
* Tipa diferenco inter muraa kaj ursaa estas la vario inter ä kaj å, ekzemple sveda vorto "genom" (= tra, elparolu: "jenom") estas ursae "gåjnum" (elparolu: "goj-num") kaj murae "gäjnöm" (elparolu: "gej-nëm"). Sveda "här" (= ĉi tie) tradukiĝas muraen kaj elfdalen al "jän" kaj ursaen al "jånä". Sveda "stjärna" (stelo, elparolu "ŝĥerna" kun samtempa ŝ kaj ĥ, norvege "stjerne", elparolu tiel) tradukiĝas muraen stjänna ("sĉenna") kaj ursaen "stjånnå" ("sĉonno").
* Foje fariĝas surprize granda simileco inter dalekarla kaj angla diro. Ekzemple sveda vorto "istapp" (= glaciopendaĵo) ursae estas "ajs-stikköl" (= glaci-pikilo) kaj angle "icicle" (elparolu: "ajsi-kl"). Oni rakontis ke iam brito vizitanta Ursaon en fino de 19-a jarcento atendis sur erara flanko de vojo procesion venantan al la preĝejo, sed li tuj komprenis kiam kampulo diris al li ursae "Gök a ödör sajdun åv wejjem" ("Gëk a ëdër sajdun ov ŭejem" = Iru al la alia flanko de la vojo), angle "Go to the other side of the way" (elparole: "Gëŭ tu dxi adxër sajd ov dxë ŭej")).
Eĉ ekzistas malnova sveda proverbaĵo jena: "Mi kredas ke vi parolas angle, diris la reĝo al la dalekarlo".