Diskuto:Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Mi persone dubas ĉu tia listo havas sencon, konsiderante ke ĝis nun tiom malmultaj "burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato" havas propran e-lingvan vikipedian artikolon. Sed se la listo ekzistas, ĝi almenaŭ funkciu. Tiucele mi klopodis funkciigi ĝin, kaj eviti ke ĝi aspektas senkonsidere elkopiita el la germana kaj enkopiita en la e-lingvan vikipedion, kun nur parta traduko de la germanlingva teksto al Esperanto... Fine post sufiĉe granda fortostreĉo mi sukcesis. Tiel-ĉi povas resti, kvankam post iom da monatoj ankoraŭ revizieblas ĉu forigi iujn pliajn ruĝajn ligilojn, kaj meti simplajn vortojn sen internaj ligiloj, pri historiaj personoj aŭ dinastioj sen ekster-regiona signifo, se e-lingvaj artikoloj pri ili dum monatoj kaj monatoj ne kreiĝos... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:50, 18 Nov. 2013 (UTC)
PS: Precipa laboro, krom krei multegajn artikolojn por forigi ruĝajn ligilojn el la listo, estus ankoraŭ aldoni po bildon al laŭeble ĉiu lista linio. Sed funkciopova la listo ankaŭ jam estas nun - antaŭvidatas loko en ĉiu lista linio por estonte metebla foto. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 10:51, 19 Nov. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato".