Dalarna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 42:
* Tipa diferenco inter muraa-elfdala kaj ursaa estas la vario inter ä kaj å, ekzemple sveda vorto "genom" (= tra, elparolu: "jenom") estas ursae "gåjnum" (elparolu: "goj-num") kaj murae "gäjnöm" (elparolu: "gej-nëm"). Sveda "här" (= ĉi tie) tradukiĝas muraen kaj elfdalen al "jän" kaj ursaen al "jånä". Sveda "stjärna" (stelo, svede elparolu "ŝĥerna" kun samtempa ŝ kaj ĥ, norvege "stjerne", elparolu tiel) tradukiĝas muraen stjänna ("sĉenna") kaj ursaen "stjånnå" ("sĉonno").
* Foje fariĝas surprize granda simileco inter dalekarla kaj angla diro. Ekzemple sveda vorto "istapp" (= glaciopendaĵo) ursae estas "ajs-stikköl" (= glaci-pikilo) kaj angle "icicle" (elparolu: "ajsi-kl"). Oni rakontis ke iam brito vizitanta Ursaon en fino de 19-a jarcento atendis sur erara flanko de vojo procesion venantan al la preĝejo, sed li tuj komprenis kiam kampulo diris al li ursae "Gök a ödör sajdun åv wejjem" ("Gëk a ëdër sajdun ov ŭejem" = Iru al la alia flanko de la vojo), angle "Go to the other side of the way" (elparole: "Gëŭ tu dxi adxër sajd ov dxë ŭej")).
Eĉ ekzistas malnova sveda proverbaĵo jena: "Mi kredas ke vi parolas angle, diris la reĝo al la dalekarlo" (svede: "Jag tror du talar engelska, sade kungen till dalkarlen").
 
==== Gramatiko dalekarla ====