Distrikto Grafschaft Bentheim: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
En la distrikta ĉefurbo Nordhorn ĝis la mezo de la 20-a jarcento ekzistis Esperanto-grupo, pri kiu atestas urba ''Zamenhofstrato'', kun samnoma bushaltejo; en la strato situas unu el la urbaj mezlernejoj, tiel ke la strata nomo konatas inter la urbaj lernejanoj.
 
Inter la partneraj urboj de [[Nordhorn]] estas la urbo [[Malbork]], germane ''Marienburg'', en la regiono [[Pomerio]] de norda [[Pollando]]. La urbestro Meinhard Hüsemann de Nordhorn kun delegacio en [[2002]] kune kun la vicurbestrino de Malborko, d-rino Danuta Stanek Gutowska, en la esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko inaŭguris Esperanto-memorŝtonon "ARBO DE PARTNERECO" kaj tie apude de la ŝtono plantis aceron.<!-- referenco ekzemple http://esperanto.org.pl/?q=eo/comment/reply/31 (pole) -->
 
En la urbo [[Lingen]] tuj oriente de la distrikta limo, markita per la rivero [[Emso]], najbare al la distrikta komunumo [[Wietmarschen]], ekde 2002 la esperantistino [[Dagmar Schütte]] estas profesorino pri komunikada scienco kaj studa dekanino ĉe faka altlernejo. Krome ekde 2011, la kuracisto kaj eksa esperantomovada motoro [[Thomas Pusch]] en tiu urbo gvidas konsultejon pri porinfana kaj -junula psikoterapio, kun multaj pacientoj el la graflando Bentheim, sed en la regiono pasigas nur parton de ĉiu semajno, ĉar lia familio vivas en suda Germanio. Sendepende de tio, en Lingen nun ekzistas la plej proksima loka Esperanto-grupo.<!-- referenco ekzemple http://leono.why-not-partyband.de/ retejo de la "Lingena Esperanto-Nodo" -->