Binturongo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e migrateToWikidata at d:q213141
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
|dunomo = ''Arctictis binturong''
|dunomo aŭtoritato = ([[Thomas Stamford Raffles|Raffles]], 1821)
|vikispecio = Arctictis binturong
|komunejo = Arctictis binturong
}}
La '''binturongo''' (''Arctictis binturong'') el la ordo de [[karnovoruloj]] kaj familio de [[viveredoj]] vivas en la provinco [[Junano]] de [[Ĉinio]] kaj ankaŭ en [[Hindio]], [[Butano]], [[Nepalo]], [[Sikimo]], la Hindoĉina Duoninsulo kaj [[Indonezio]]. Ĝi longas 61-96 centimetrojn, kun vosto 56-89 centimetrojn longa, kaj pezas 9-14 kilogramojn. Ĝi estas dika kaj fortika kun mallongaj kruroj. Ĝi estas kovrita de krudaj kaj nigraj longaj haroj, kiuj estas malpli longaj ol tiuj de la vosto. Ĝi havas volveblan voston kaj ĉe ĝiaj orelpintoj troviĝas tufo da nigraj kaj longaj haroj, per kio ĝi klare distingiĝas de la aliaj bestoj de la viveredoj.
Linio 23:
La binturongo vivas en densaj arbaroj, ĉiam aktivadas en nokto. Tage ĝi dormas sur la supro de arbo, kuntirante sian korpon kaj kaŝante sian kapon sub la vosto, aŭ sunumas tie. Surtere ĝi iradas ĉiam malrapide kaj singardeme, kaj oni neniam vidis ĝin saltantan. Ĝi estas lerta arbogrimpanto, kun vosto kiel helpa-membro. Agante sur arbo, ĝi ofte alkroĉas sian voston al branĉo, malrapide antaŭeniras, aŭ etendas sian voston por tuj alkroĉi ĝin al branĉo ĉe eventuala falo. Ĝenerale, ĝi malsuprengrimpas de sur arbo kun kapo malsupren. Ĝi ĉefe manĝas fruktojn, ŝoŝojn kaj diversajn vegetaĵojn, hazarde birdetojn aŭ malgrandajn ronĝulojn. Agante, ĝi eligas de tempo al tempo kriadon, kaj eĉ furioze muĝas, kiam ĝi koleriĝas. Ĝi estas la plej kriema el la viveredoj. En densa arbaro ĝi rekonas siajn kunulojn danke al sia flarsento. Post kiam la binturongino gravedas 88-98 tagojn, ĝi naskas 2-4 idojn, ĉiu el ili pezas 283-340 gramojn kaj povas rampi nelonge post sia naskiĝo.
 
==Vidu ankaŭ==
{{Commons|Arctictis binturong}}
*[[Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj]]
<!--{{Commons|Arctictis binturong}}-->
<br>
{{Karnomanĝuloj|V.}}
 
[[Kategorio:Viveredoj]]
[[Kategorio:Mamuloj de Azio]]
[[Kategorio:Orientalisa faŭno]]
[[Kategorio:Faŭno de Sudorienta Azio]]
[[Kategorio:Faŭno de Indonezio]]