Ordeno de Klunizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
En 994, Odilono estis enoficigita abato de Cluny kaj li direktis la monaĥejon dum 55 jaroj. Filo de la senjoroj de Mercoeur, li subtenis rilatojn kun la gravuloj plej kleraj de sia tempo kaj li utiligis la ŝancojn kiujn li proponis al la Ordeno. Sed en epoko markita de la dissolvo de la karolidaj strukturoj kaj la laika nuligo, li ne povas havi la protekton de la alta aristokratio kaj li aliancis kun la senjoroj, la forto hegemonia ĉirkaŭ la jaro 1000. Li klopodis pacigi la perforton de tiuj, apogante sin en la Dipaco. Li helpis la senjorojn kaj turnis sin al la spiritaj servoj de siaj monaĥoj por ke ili favoru al ties familioj, kaj li komisiiĝis certigi la religian alvokiĝon (kelkfoje pelita) de la junuloj hidalgaj. La politiko de Cluny favoris la asocion kaj kreon de grandaj monaĥejoj, ili malpliiĝis, dum la malgrandaj kreskis. Tamen ili plue estis kontrolitaj, ĉu de la propra Odilono, ĉu pere de negociacio fare de la grandaj abatoj. Kiam mortiĝis Odilono, la ordeno havis 70 monaĥejojn, kaj Cluny asociiĝis kun povegaj abatejoj, kiuj plutenas, en okazoj, siajn aŭtonomecojn.
 
En 1049 Hugo de Semur estas enoficigita abato. Sekvante la direktaĵoj de Odilono, daŭre pligrandigis la povon de Cluny. Li estis burgonjona devena de [[Semur-en-Brionnais]]. Li posedis grandan retorarton kaj grandan politikan senson. Li finis la integriĝon kun la [[Feŭdismo]] kiu ĵus naskiĝis. Malgrandaj monaĥejoj estis kreitaj ankoraŭ. La komenco hierarkia fleksebliĝis ĉirkaŭ 1075, kiam Cluny akceptis en la ordeno abatejojn de aliaj ordenoj, diferencaj el la benediktina, kiel Vézelay, kiuj trovixgis pretaj eniri en la Ordenon sen devi rezigni sian rangon por iĝi ĉefabatejo. Dum lia abatejato enkorpiĝis al Cluny grandaj abatejoj, kiel tiu de Moissac (Suda-Okcidenta), Lézat ([[Ariège]]), [[Figeac]] (Quercy). La Ordeno etendiĝis tra Hispanio, Italio kaj Anglio, havante 10.000 monaĥojn.
 
La abato Hugo ludis gravegan rolon en la [[Investitura polemiko]] kiu frontigis la papojn kontraŭ la ĝermana imperiestro.