Ariadne auf Naxos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
La komponisto estas dishumora, entuziasmege li festas la potencon de la muziko: ''„Muziko estas sankta arto.“'' Kiam komenciĝu la prezentado kaj Zerbinetta kaj siaj akompanantoj rapidegas sur la scenejon, lia humoro returniĝas: ''„Kiu igis vin tiri min en ĉi tiun mondon? Lasu min frostmorti, malsatmorti, ŝtoniĝi en la mia!“''
=== Opero – Sovaĝa pejzaĝo sur Naksoso ===
[[dosiero:Ariadne auf Naxos at Hamburgische Staatsoper 2012 - Photo No 209 by Monika Rittershaus.jpg|thumb|left|Anne Schwanewilms kiel ''Ariadne'' kun Johan Botha kiel ''Bakĥo''. (Hamburga Ŝtata Opero, 2012)]]
La tri [[nimfoj]] Najado, Driado kaj Eĥo bedaŭras Ariadnon, kiun forlasis ŝia amato [[Tezeo]] sur la insulo Naksoso. Nekonsoleble ŝi plendas pri la senespereco de sia vivo. Ŝi atendas nur la mortomesaĝiston. Zerbinetta kaj ŝiaj kunuloj provas regajigi Ariadnon per danco kaj kantado. Tio tamen malsukcesas. Post Zerbinetta provas doni al Ariadno novan vivokuraĝon per konversacio inter kvar okuloj, de virino al virino (per unu el la plej impresaj koloraturarioj): ''Großmächtige Prinzessin'' (Potencega princino). Ŝi komunikas al Ariadno sian vivofilozofion – precipe sian vidpunkto pri amo kaj fideleco: ''„Kiam venis nova dio, sindonita mi estas mute“'', sed ŝi povas Ariadnon nek regajigi nek konvinki. Muta Ariadno retiriĝas en sian kavernon. Post tio denove aperas la kunuloj de Zerbinetta. Lerte ŝi koketas kun ili kaj malaperas poste kun sia elektito Harlekino.
 
La tri nimfoj rimarkas la alvenon de fremdulo. Estas dio [[Bakĥo]], kiu sukcesis fuĝi el la potenco de [[Kirko (mitologio)|Kirko]] kaj raportas pri sia venko super Kirko. Ariadno vekiĝas el sia senviva rigideco kaj vidante Bakĥon ŝi pensas, ke finfine la mortomesaĝisto alvenis. Bakĥon siaflanke, ravita de la beleco de Ariadno, kredas, ke ŝi estas sorĉistino el la kategorio de Kirko. Ambaŭ perdas sian naturan sinretenemon kaj spertas per la miraklo de la amo fabelan ŝanĝon. Ariadno revekiĝas al nova vivo, kaj dio Bacchus, kiu ankaŭ forkonfesis la amon, revenas al nova amo:
:''Vin mi bezonis por ĉio! Nun mi estas alia ol mi estis, per miaj doloroj mi estas riĉa, nun mi movas miajn membrojn en dia volupto! Kaj pli frue la mortus la eternaj steloj, ol vi mortus el mia brako!''
 
Zerbinetta venas el la kuliso kaj ripetas per moka triumfo sian rondelon: ''„Kiam venis nova dio, sindonita mi estas mute!“''
 
== Literaturo ==