Historio de Slovakio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
=== Praepoko ===
[[Dosiero:Moravianska venusa.jpg|thumb|200px|Moravana venuso, kies aĝo estas proksimume 22.800 jaroj]]
La unuaj markoj pri la loĝigo de la teritorio de nuna Slovakio (la Supera Lando de la malnova hungara reĝlando) estas konataj jam el [[paleolito]]. Atestas tion ekzemple trovitaĵoj de korprestaĵoj de [[neandertala homo]] el [[Gánovce]] (Gánócz). [[Neolito|Neolitaj]] kamparanoj kaj ĉasistoj postlasis post si en la regiono fakte plurajn spurojn. Estis trovitaj restaĵoj de iliaj loĝejoj, ceramiko, sed ankaŭ de ilia spirita vivo en formo de oferdonacoj aŭ kultaj objektoj, kiu estis verŝajne ankaŭ [[venuso (statueto)|venuso]] el Hrádek el Nitra aŭ el [[Moravany nad Váhom]].
 
La sekvanta [[ĥalkolitiko]] alportis en la regionon minadon de metaloj. En [[bronzepoko]] la teritorio de hodiaŭa Slovakio jam estis distingebla en kelkajn konkretajn kulturojn, sed kies nomoj devenas el lokoj de trovitaĵoj de iliaj korprestaĵoj. Temis precipe pri [[kulturo de hurbana tipo]], [[hungara kulturo]] kaj [[otomana kulturo]] sudoriente en la teritorio. Eblas rimarki ties influon el regionoj de Mediteraneo kaj [[Ĉekaŭkazio]]. Iliaj restaĵoj estis ankaŭ trovitaĵoj de multnombraj [[bronzo|bronzaj]] [[falĉilo]]j, [[veturilo]] kun radoj el fleksigitaj kadroj, spuroj post lignaj konstruaĵoj konstruitaj sen uzo de [[najlo]]j.