Hungarigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
==Historio==
 
Al la nocio hungarigo apartenas ekzemple nuligo de nehungaraj lernejoj, enpraktikigo de la hungara jam en la [[infanvartejo]]j, nuligado de societoj kaj asociiĝoj, enpraktikigado de registaraj hungarigaj societoj (ekz. FEMKE), nevaligado de nacieca leĝo el la jaro [[1868]], malpermeso de [[Matica slovenská]], [[Ĉernova tragedio]], [[lernejleĝoj de Apponyi]] (''Lex Apponyi'') ktp. Kiel ĉefa motivo de la hungarigo estas konsiderata fikcio de ununura politika nacio (kiel en Francio, Rumanio kaj la nuna Slovakio), en kiu nefaligeme fiksis la hungaraj politikaj gvidantoj precipe post la aŭstra-hungara interkonsento. Komencante de la jaro 1880 falis la nacieca reto de lernejoj kaj plialtiĝis kvociento de civitanoj anoncantaj sin al la hungara nacieco. La hungarigo logike atingis la plej fortan efikon en la urboj kaj tial al al hungarigo subigis precipe germanoj kaj judoj, do la naciecoj, kiuj vivis plimulte en la urboj. En malpli granda mezuro subigis al la hungarigo la slovakoj. Je multe malpli grandajn sukcesojn la hungarigo havis inter serboj kaj rumanoj, kiuj diferenciĝis de la hungaroj ankaŭ religie kaj iliaj patrujlandoj najbaris kun Hungara reĝlando, kio plifortigis ilian naciecan konscion.<ref>ROMSICS, I. Trianonská mierová zmluva. vyd. Kalligram, Bratislava. 2006. ISBN 80-7149-828-9</ref>
 
==Postludo, malhungarigo==