Parolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝado de Kategorio:Lingvistiko al Kategorio:Lingvoscienco; kosmetikaj ŝanĝoj
ligiloj
Linio 3:
Parolo montriĝas [[fiziko|fizike]] en formo de [[akustiko|akustika signalo]] kiu estiĝas nature en la '''[[parolorgano]]''' kaj kiu perceptiĝas per la [[aŭdado|aŭda senso]]. Kiam la vizaĝo de la parolanto videblas, ĝi ankaŭ montriĝas [[optiko|optike]] en formo de videblaj movoj. Tio kontribuas al la perceptado de la parolo kaj ebligas [[liplegado]]n.
 
Kvankam en ĝenerallingva uzo oni intencas per ”parolo” nur perbuŝan lingvan agon, [[lingvo|lingva]] ago per kiu estiĝas [[eldiro]]j kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto eblas ankaŭ per gestoj. En la kazo de [[signolingvo|gestlingvo]], ”parolo” montriĝas fizike en formo de [[optiko|optika signalo]] kiu estiĝas per manaj kaj facaj gestoj. Tiaj gestoj povas esti perceptataj ne nur per la [[vidado|vida senso]], sed ankaŭ per la [[tuŝo|tuŝa]]. Tio ebligas lingvan komunikadon ankaŭ al personoj kiuj estas kaj [[surdeco|surdaj]] kaj [[blindeco|blindaj]].
 
En alia ĝenerallingva senco, oni uzas la vorton "parolo" por esprimi penson: ''aŭskultu miajn parolojn''; ''glataj paroloj''; ''paroloj de prudento''. Kontraste kun vorto, parolo atentigas pri la temo, vorto pri la esprimmaniero.