Manifesto de Prago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Eksteraj ligiloj: pli preciza ligilo
→‎Sep principoj: iom da formatigo
Linio 10:
=== Sep principoj ===

La Manifesto poste prezentas sep principojn, kiujn ĝi "konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo". Ankaŭ per tio la Manifesto esprimas, ke ĝi celas alian lingvan ordon ol la nunan, nome la ĝeneralan enkondukon de Esperanto tradicie nomatan [[fina venko]].

* En la paragrafo [[Manifesto de Prago#Demokratio|Demokratio]] la Manifesto kritikas la nunan komunikan sistemon, kiu "tutvive privilegias iujn homojn", kiel "maldemokratia". Laŭ la Manifesto Esperanto "ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado".

En la postaj paragrafoj la Manifesto detaligas kelkajn pliajn avantaĝojn de Esperanto kaj starpunktojn de parto de la Esperanto-komunumo:

* Esperanto kontribuas al edukado pri plej diversaj landoj, ne nur - kaze de lernado de la angla - precipe pri Usono kaj Britio ([[Manifesto de Prago#Transnacia edukado|Transnacia edukado]]).

* Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj kaj ĝi signifas bonan preparon por la lernado de pliaj lingvoj ([[Manifesto de Prago#Pedagogia efikeco|Pedagogia efikeco]]).

* La lernado de Esperanto ĝenerale kondukas al "pli vasta persona horizonto" kaj ofte al lernado de pliaj lingvoj ([[Manifesto de Prago#Plurlingveco|Plurlingveco]]).
* En la esperanto-komunumo la anoj de la diversaj lingvoj "kunvenas sur neŭtrala tereno" kaj ne okazas "lingva subpremado" ([[Manifesto de Prago#Lingvaj rajtoj|Lingvaj rajtoj]]).
* Por la subskribantoj de la Manifesto la "lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco" ([[Manifesto de Prago#Lingva diverseco|Lingva diverseco]]).
* Krome ili asertas, ke Esperanto estas unu el la "projektoj de la homa emancipiĝo", dum la "ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo"([[Manifesto de Prago#Homa emancipiĝo|Homa emancipiĝo]]).

== Manifesto de Prago (UK 1996) ==