Manifesto de Prago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Sep principoj: iom da formatigo
Linio 6:
== Superrigardo ==
 
La manifesto atentigas, ke Esperanto "de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj". Ĝi deklaras, ke intertempe "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon". Supozeble per tiuj ''celoj'' la Manifesto aludas al la ĝenerala enkonduko de Esperanto, vortumita ekzemple en la lasta antaŭa tiurilata deklaro, kiun [[UEA]] faris en 1951 per la [[Munkena Deklaracio de 1951|Munkena Deklaracio]]: "La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj."

Per la frazo el Prago la Manifesto samtempe kontraŭstaras al la [[Manifesto de Raŭmo]], kies subskribantoj "kredas ke la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn"; simile la teksto [[Esperanto en la 80-aj jaroj]] konstatas: "Pluraj el la praceloj de Esperanto, kiujn multaj agemuloj ankoraŭ fidele sekvas, ne estas realigeblaj kaj ne plu taŭgas al nuntempaj vivo kaj evoluo."
 
=== Sep principoj ===