Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 119:
:Miaj solaj du motivoj por majuskligi na "$lovako" estas: 1. kompren-faciligo (oni tuj komprenas ke temas pri etnano, kaj ne pri surdulo aŭ leono). 2. kohero (Slovako - Slovakio; Irlandano - Irlando).
:Ĉu klaras? [[Vikipediisto:Bab|Bab]] 08:39, 28. Apr 2006 (UTC)
::En lernolibroj de Esperanto mi lernis, ke nomoj de nacioj oni skribas per minuskloj. Do ekz. kanadano, ruso, svedo, ĉeĥo, slovako, anglo, belgo, franco ktp. Tio estis nenia interveno kaj ne respektadonerespektado. Sed almenaŭ vi nun vidas, kia tio estas, se aliaj ne respektas unu la alian en E-o Vikipedio. Tial mi koleriĝas, se iuj "korektas" miajn artikolojn, sed fakte ili ne aldonas tekston kaj per tio novajn informojn al la artikolo, sed ili sole "korektos" vortojn, kiel ekz. en la ĉeĥa ''pěkný, hezký, krásný'', kaj ĉiuj tri vortoj signifas en Esperanto la samon, do ''bela''. En Esperanto ekz. ili "korektus" ''rapide'' anstataŭ ''haste'', ''profundaĵo'' anstataŭ ''malaltaĵo'' ks. Ĉu en la naciaj vikipedioj tio eblas? Problemo estas ankaŭ tia, ke en la naciaj lingvoj ni scias bone (aŭ ni devus scii bone) ortografion kaj gramatikon de sia nacia lingvo, sed en Esperanto tio estas iom problema. Ĉiu poste volas esti iom pli saĝa ol tiu alia rilate al gramatiko de Esperanto. Eble ĉiuj naciaj lernolibroj de Esperanto ne estas skribitaj laŭ la samaj Esperanto-reguloj kaj ĉiu esprimas sin per alia maniero kaj tiun ne ĉiu vikipediisto respektas. [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] 29. Apr 2006 14:12 (UTC)