Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
La 29-an de [[aprilo de 2005]] la [[Eŭropa Komisiono]] anoncis la aliĝon de la ŝtatoj [[Latvio]], [[Malto]] kaj [[Kipro]] al la Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo. Tiu decido antaŭe ne publikiĝis, por eviti spekuladojn ĉe la eŭropaj [[borso]]j. La 25-an de novembro 2005 ankaŭ [[Slovakio]], same sen antaŭanonco, aliĝis al la interkonsento.
 
Laŭ la stato de 2007 do sep landoj partoprenis la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo. El ili, [[Kipro]] kaj [[Malto]] enkondukis la komunan eŭropan valuton la 1-an de januaro 2008, [[Slovakio]] la 1-an de januaro 2009 kaj [[Estonio]] la 1-an de januaro 2011. Venonta membroŝtato estos [[Latvio]], kiu enkondukos la valuton la 1-an de januaro 2014. Tio laŭ la stato komence de la jaro 2014 restigas nur la membrojn [[Litovio]] kaj [[Danio]] en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II. Litovio alcelas enkondukon de la Eŭro en 2015<ref>[http://www.15min.lt/en/article/politics/lithuania-to-aim-for-eurozone-entry-in-2015-526-300365 anglalingva artikolo "Litovio alcelas eŭrozonan eniron en 2015", retejo de la gazeto "15 min" enla 25-an de januaro 2013]</ref>, dum Danio ne havas konkretajn planojn.
 
== Kandidataj ŝtatoj ==