Diskuto:Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
:Dum la lastaj tagoj la listo pluprilaboriĝis, precipe aldoniĝis fotoj, sed bazo de tiu plulaboro ne estis la de mi formatigita [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5348453 listo de la 19-a de novembro], sed pli frua, malpli prilaborita versio, tiel ke la [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5353445 nuna paĝo] denove estas misformatigita kaj enhavas multajn misojn, kiujn mi jam forprenis: ekzemple la blua kategorio Historio de Rejnlando-Palatinato denove ŝanĝiĝis al ruĝaj kategorioj Burgo Kastelo Fortikaĵo, denove postuliĝas ruĝaj artikolonomoj kiel komunumo [[Abenheim]], kiu verdire estas (kaj tekste jam estis) urboparto [[Worms]]-Abenheim, postuliĝas ruĝaj artikolonomoj pri pluraj urbopartoj de Koblenz, sen ke estus tiuj artikoloj (laŭ mia juĝo, dubokaze pli bonas blua ligilo al urba artikolo ol ruĝaj ligiloj al postulataj, sed ne troveblaj artikoloj pri unuopaj kvartaloj...). Tamen kompreneble mi ne emas je redaktomilito, persone tre estimas la redaktanton Wolfgang Bohr, kaj ne volas investi mian tempon je helpo pri "riparo" de alies misfunkcia listo, se tiu laboro poste estas remalfarata. Tamen estus plurobla laboro nun reripari la listoformatigon, kaj poste eble eĉ riski plian fojon forviŝi la riparon: Mi forte rekomendas enkonstrui ĉiujn adaptojn en la [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5348453 ĝuste formatigitan liston de la 19-a de novembro], en kiu ĉiuj kolumnoj tutpaĝe same larĝas. Sincere, [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 10:25, 27 Nov. 2013 (UTC)
Kara Thomas, dankon por viaj rimarkoj. Intertempe mi ankaŭ dubas pri la utileco de la list, sed en Vikipedio ekzistas multajn listojn. Mi planas aldoni fotojn kaj kompletigi la mankantan tekston iom post iom. Por tio mi ordigas la liston lau la distriktoj, ne laste, ke malgrandaj listeroj estas pli facile prilaborebla. Estus bone, se vi ne kontaulaboras mian planon. --[[Uzanto:Wolfgang Bohr|Wolfgang Bohr]] ([[Uzanto-Diskuto:Wolfgang Bohr|diskuto]]) 17:29, 27 Nov. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato".