Reĝlando Navaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Malsupra Navaro
e Henriko la 3-a (Navaro)
Linio 45:
| pereo = [[1522]]: Hispanio konkeras la sudan duonon<br />[[1589]]: Francio en [[persona unio]] kun la norda duono
}}
La '''Reĝlando de Navaro''' ([[eŭska lingvo|eŭske]] ''Nafarroa'', [[franca lingvo|france]] ''Navarre'', [[hispana lingvo|hispane]] undkaj [[gaskona lingvo|gaskone]] ''Navarra'') estis historia ŝtato en la okcidenta [[Pireneoj|pirenea]] regiono, borde de la [[Atlantika Oceano]], sur areo de la hodiaŭaj ŝtatoj [[Hispanio]] kaj [[Francio]]. Ĝi sendepende ekzistis inter la jaro [[905]] ĝis [[1512]] respektive [[1589]]. Aparte de tio la ŝtato Hispanio havas '''hodiaŭan provincon [[Navaro]]''', kiu kovras iom de la suda parto de la iama reĝlando.
 
== La sendependa Reĝlando de Navaro ==
Linio 60:
Longa kverelo inter subtenantoj de civitanoj de Navaro inklinaj al Francio kaj tiuj inklinaj al Aragono fine rezultis en civitana milito inter [[1512]] kaj [[1515]]. Dum tiu-ĉi milito la armeestro [[García Álvarez de Toledo]] konkeris por reĝo [[Ferdinando la 2-a de Aragono|Ferdinando la 2-a de Aragono, Kastilio kaj Leono]] la parton de la reĝlando de Navaro sude de la Pireneoj. Simile al la jam antaŭe por Kastilio konkeritaj eŭskaj provincoj tiu suba parto de Navaro, kiu nun kun la reĝlando Kastilio kaj Leono plus la areoj de la reĝlando Aragono formis la ŝtaton Hispanio, ĝis meze de la 19-a jarcento tenis siajn aŭtonomajn enlandajn instituciojn.
 
La pli eta landoparto norde de la Pireneoj restis sendependa ĝis 1589, kiam reĝo [[Henriko la 3-a (Navaro)|Henriko la 3-a de Navaro]] estis proklamita reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a de Francio]]. Ekde tiam tiu parto de Navaro estis ligita al Francio kaj la francaj reĝoj ĝis 1789 portis la nomon "reĝo de Francio kaj Navaro".
 
Ĝis 1789 tiu norda parto de Navaro, nomita [[Malsupra Navaro]] ([[franca lingvo|france]] ''Basse-Navarre'') tenis sian enlandan aŭtonomion. Kiam dum 1789 kadre de la Franca Revolucio la ŝtato Francio estis restrukturita, la areo iĝis parto de la [[departemento]] ''Basses-Pyrénées'' (nuntempe [[Pyrénées-Atlantiques]]). Post kiam la reĝa familio [[Burbono (dinastio)|Burbona]] inter 1814 kaj 1830 ree fariĝis regantoj de Francio, la reĝoj [[Ludoviko la 18-a]] (inter 1814 kaj 1824) kaj [[Karlo la 10-a (Francio)|Karlo la 10-a]] inter 1824 kaj 1830 denove alprenis la titolon "reĝo de Francio kaj Navaro".