Aleksandro Grin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: ru:Грин, Александр Степанович estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[FileDosiero:Александр Грин.jpg|thumb|foto de Aleksandro Grin en 1910]]
'''Aleksandro GRIN''' ({{ru}} ''Александр Грин'') estas literatura pseŭdonomo de fama rusia verkisto '''Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij''' ({{ru}} ''Алекса́ндр Степа́нович Грине́вский''). Li naskiĝis en urbeto [[Slobodskoj]], [[Kirova provinco|Vjatka gubernio]], [[Rusia Imperio]] la [[23-an de aŭgusto]] n.s. [[1880]], mortis la [[8-an de julio]] [[1932]] en [[Starokrimo]], [[Krimeo]]. Liajn ĉefajn verkojn aperintajn dum ekzistado de [[Sovetunio]] la kritikistoj difinas al la sciencfikcia ĝenro, kvankam la verkisto mem opiniis, ke ili estas ekzemploj de [[romantikismo]].
 
== Biografio ==
=== Origino ===
 
Lia patro ''Stepan Evsejeviĉ Grinevskij'' (1843—1914) estis pola nobelo, kiun oni malliberigis kaj poste ekzilis al [[Siberio]] pro lia partopreno en la [[Januara Ribelo]] okazinta en 1863 - 1864. En [[1868]] oni permesis al li loĝi en Vjatka gubernio. En [[1876]] li edziĝis al rusino ''Anna Stepanovna Lepkova'' (1857—1895), kiu laboris kiel akuŝistino. Dum iom da tempo la geedzoj ne sukcesis havi infanojn, tial en 1878 ili prenis suĉinfanon ''Natalia'' por adopti ŝin en la familio kiel filino. En [[1879]] naskiĝis ties filo ''Aleksandr'', kiu baldaŭ mortis. La dua filo naskiĝinta en [[1880]] estis nomita ankaŭ '''Aleksandr''', kiu nun estas fame konata kiel '''Aleksandro Grin'''. Entute la gepatroj havis kvar gefilojn: '''Aleksandr''' (1880 - 1932), ''Antonina'' (1887-1969), ''Ekaterina'' (1889-1968) kaj ''Boris'' (1894-1949).
 
=== Infanaĝo ===
 
Ekde [[1881]] la familio loĝis en Vjatka, ĉefurbo de la gubernio. En [[1890]] juna '''Saĉjo''' komencis lerni el la loka teknika lernejo. Samtempe la gefamilianoj ricevis grandan libran kolekton de la pereinta onklo, subkolonelo Grinevskij. La libroj estis verkitaj en la rusa, la pola kaj la franca lingvoj. Ili multe inspiris fantaziojn de la knabo, kiu jam tiam eksentis pasion al verkado.
 
Post morto de ''Anna Stepanovna'' okazinta en [[1895]] en la familion venis la dua edzino ''Lidia Avenirovna Boreckaja'' (1865-1941) kune kun sia filo ''Paŭlo''. Poste ŝi naskis du gefilojn: ''Nikolaj'' (1896-1960) kaj ''Barbara'' (1898-19..). Interrilatoj kun la duonpatrino ne estis bonaj, tial en [[1896]] Aleksandr forlasis la hejmon por studi la [[naŭtiko]]n en urbo [[Odeso]]. Sed li fiaskis, ĉar la enirekzamenoj jam finiĝis.
 
=== Migrado, malliberigo, ekzilo ===
Linio 18:
 
En [[1905]] li estis amnistiita.
[[FileDosiero:Agarmysh1.jpg|thumb|left|Starokrimo]]
 
Pro novaj akuzoj lin oni ekzilis al [[Arĥangelska provinco|Arĥangelska gubernio]], kie li loĝis kune kun sia edzino ''Vera Paŭlovna Abramova'' ekde novembro [[1910]] ĝis majo [[1912]].
 
En [[1919]] Grin militservis en la [[Ruĝa Armeo]] kiel komunikisto, sed tiam li grave malsaniĝis pro la ekzantema tifo kaj lin oni translokigis al [[Petrogrado]]. Tie lin reale savis pro morto la granda rusa verkisto [[Maksim Gorkij]], kiu aranĝis la loĝejon kaj necesan nutradon.
 
La [[8-an de marto]] [[1921]] Grin edziĝis al ''Nina Nikolajevna Mironova'' (1894 - 1970), kiu iĝis protagonistino de kelkaj liaj romanoj.
Linio 28:
Pro malbona farto kaj rekomendoj de kuracistoj Grin preferis loĝi en [[Krimeo]], kie loka komforta klimato plaĉis al li. Ekde [[1930]] li ekloĝis en urbeto [[Starokrimo]] situanta en la orienta parto de la duoninsulo. Tie li amikiĝis kun poeto [[Maksimilian Voloŝin]], kiun li ofte vizitis en [[Koktebelo]].
 
La [[8-an de julio]] [[1932]] Aleksandro Grin mortis. Lin oni sepultis en la loka tombejo. Poste oni establis la monumenton (skulptistino ''Tatiana Gagarina'') faritan laŭ motivoj de lia romano ''"Kuranta sur ondoj"''.
 
== Literatura kariero ==
[[fileDosiero:Scarlet Sails first edition cover.jpg|thumb|kovrilo de la libro ''Skarlataj veloj"'']]
En [[1907]] estis eldonita lia unua verko ''"La okazo"'' (Случай), kiu unue havis lian pseŭdonomon '''Aleksandro Grin'''. En [[1908]] aperis lia verkaro ''"La ĉapo nevidebla"'' (Шапка-невидимка). En [[1913]] oni povis aĉeti jam tri volumojn de liaj verkoj.
 
Linio 57:
== Eksteraj ligiloj ==
 
* http://www.bulvar.com.ua/arch/2010/34/4c763cdc09340/ rememoroj de ''Nina Grin'' kun ilustraĵoj {{ru}}
* http://tours-tv.com/ru/alexander_green_staryi_krym muzeo en Starokrimo {{ru}}
* http://www.youtube.com/watch?v=PnBQwvjeH4I filmo pri Grin {{ru}}
* http://www.youtube.com/watch?v=l6phOĉipVg& filmo ''"Skarlataj veloj"'' {{ru}}
 
{{vivtempo|1880|1932|Grin, Aleksandro}}
Linio 69:
[[Kategorio:Sciencfikciaj verkistoj]]
[[Kategorio:Dizertintoj]]
 
{{LigoLeginda|ru}}