Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

15 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
e
roboto: tt:Мөхәммәт пәйгамбәр estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
== Vivo ==
=== La fruaj, antaŭprofetaj jaroj (571–609) ===
Mohamedo naskiĝis en la araba urbo [[Mekao]] post la morto de sia patro Abdulao, kiel malriĉiĝinta familiano de la [[Haŝemidoj]] el la grava reganta tribo de la [[Korejŝoj]]. La naskiĝdato ne estas konata, sed disvastiĝis en Islamo la datigo je la [[jaro de la elefanto]]. Tamen gravaj historiaj faktoj kontraŭas tian datumon. La milito de [[Abraha]] verŝajne okazis inter [[552]] kaj [[554]].<ref> Lawrence I. Conrad: ''Abraha and Muhammad.'' Some observations apropos of chronology and literary topoi in the early Arabic historical tradition. In: Bulletin of the School of Oriental and African Studies (BSOAS), 50 (1987), S. 225–240; M. J. Kister: ''The Campaign of Ḥulubān''. En: Le Museon 78 (1965), S.425-436; Ella Landau-Tessaron: ''Sayf Ibn ʿUmar in Medieval and Modern Scholarship''. En: Der Islam 67 (1990), S. 12 </ref>
 
Kiam li estis ses-jaraĝa mortis la patrino de Mohamedo, [[Amina bint Wahb]]. Post tio li vivis kun sia avo [[Abd al-Muttalib]], kaj post ties morto ĉe sia onklo [[Abu Talib ibn ʿAbd al-Muttalib|Abu Talib]], kiu estis pli juna frato de lia patro.
 
Junaĝe Mohamedo laboris kiel ŝafisto, poste li ŝajne partoprenis du vojaĝojn de komercaj karavanoj norden (al [[Sirio]]). Dum unu el tiuj komercaj vojaĝoj norden li ŝajne - laŭ profetlegendo el lia biografio el la frua [[8-a jarcento]] - renkontis la [[monaĥo]]n [[Bahira]], kiu laŭdire vidis la sigelon de la profeteco inter la ŝultroj de Mohamedo.
La rakonto pri la komercaj vojaĝoj, kies datoj ne estas ekzakte difinitaj, servas ŝajne al kadra rakonto al la stranga renkonto kun Bahira, kiu estas menciita kaj en la siria-kristana tradicio de la [[9-a jarcento]] <ref>Sidney H, Griffith: ''The Prophet Muḥammad: his scripture and his message according to the christian apologies in Arabic and Syriac from the first Abbasid century.'' In: Uri Rubin (Hrsg.): The Life of Muḥammad. Ashgate Variorum 1998. S. 354-355; 380-384 </ref> kaj en la islamaj ''"profetlegendoj"'' (''qiṣaṣ al-anbiyāʾ'').
 
Laŭ islamaj fontoj, Mohamedo respektis la religian tradicion de sia komunumo antaŭ siaj unuaj [[revelacio]]j.
''"Ekde tiu tago"'', diris Mohamedo laŭtradicie, ''"mi nenion oferis al iu ajn dio, ĝis Dio sendis al mi sian mesaĝon."'' <ref>Alfred Guillaume: ''New light on the life of Muhammad.'' Manchester University Press 1960. Journal of Semitic Studies. Monograph No. 1. p. 27-28 en angla traduko laŭ la profetbiografio de Ibn Ishāq, prilaborita de Yūnus ibn Bukair. En la eldono de Muḥammad Ḥamīdullāh (Konya 1981), p. 98 </ref>
 
Ĉirkaŭ [[595]] lia tiama dungintino, la 15-jare pli maljuna negocistvidvino [[Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid]] ([[555]]?–[[619]]) el la alte taksita familio ʿAbd al-ʿUzzā, proponis al li geedziĝon. Per ŝia helpo Mohamedo atingis financan sendependecon kaj socian sekurecon, kio estis granda ŝanĝo en lia vivo.
 
Chadidscha(Ĥadiĝa) estis la unua persono, kiu kredis je la mesaĝo de Mohamedo. Tial la islama historio rigardas ŝin la unua islamanino en Mekao. Kune ili havis gefilojn, inter ili la filinon Fatima, la sola de iliaj gefiloj kiu mem havis idojn.<ref>Pri la gefiloj de tiu geedzeco, vidu: Meir J.Kister: ''The Sons of Khadīja. En: Jerusalem Studies in Arabic and Islam. 16 (1993). p.59–95''</ref> De ŝi devenas ĉiuj posteuloj de Mohamedo. Chadidscha, [[Ali ibn Abi Talib]] kaj [[Abu Bakr]], la unua [[kalifo]] post la morto de Mohamedo, estis laŭtradicie la unuaj islamanoj.
{{LigoLeginda|fi}}
{{LigoLeginda|simple}}
{{LigoLeginda|tt}}
146 493

redaktoj