Thomas Sankara: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 38 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q202155)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: yo:Thomas Sankara estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Thomas Isidore Noël SANKARA''' ([[21-a de decembro]] [[1949]] – [[15-a de oktobro]] [[1987]]) estis prezidanto de [[Burkina Faso]]. Sankara estas grava figuro de [[tutafrikismo]] kaj de [[triamondismo]].
 
Sankara naskiĝis la 21-an de decembro 1949 en tiu lando, kiu tiam nomiĝis [[Supera Voltalando]] (''Haute Volta''), franca [[kolonio]], kiu ricevis sendependecon en [[1960]]. Li estas [[helppastro]], sed rifuzis lastminute eniri la pastran [[seminario]]n. En la [[armea lernejo]] de [[Kadiogo]] li malkovris politikon pro [[marksismo|marksista]] instruisto, aktivulo de la [[Afrika Partio de Sendependiĝo]] ([[APS]]). En la interafrika milita lernejo de [[Antsirabe]], en [[Madagaskaro]], la juna [[oficiro]] lernis ankaŭ sociologion, politikan sciencon, politikan ekonomion, la francan, kaj agrikulturajn sciencojn. Sur tiu granda insulo, kie li ĉeestas en [[1972]] la revolucion kontraŭ la novkoloniisma reĝimo de [[Philibert Tsiranana]], ja naskiĝis liaj ideoj pri « demokratia kaj popola revolucio ».
 
En [[1974]], dum la milito kontraŭ [[Malio]], li estas rimarkita pro milita heroaĵo. Estante [[kapitano]], li kreis kun aliaj oficiroj sekretan organizon. Li proksimiĝis je ekstremmaldekstraj aktivuloj, multe legas pri multaj temoj, demandadas, kaj ekŝatas profundan politikan debaton. De sia sendependiĝo, Alta Voltao, eta lando sen maraliro, en okcidenta [[Afriko]], havas alternajn periodojn de escepto ([[diktatoreco]]) kaj [[parlamenta demokratio]]. En la regiono, ĝi estas la sola lando, kiu elektas [[prezidanto]]n post du balotovicoj, la [[generalo]]n [[Abubakar Sangule Lamizana]], en [[1978]]. Li administras la landon paternalisme. Je [[maldekstro]], nur la partio de la historiisto [[Joseph Ki-Zerbo]], la [[Volta Popola Fronto]] (VPF), partoprenis la balotadon, foje ankaŭ la registaron, estante samtempe partoprenanta en la [[sindikato]]j.
Linio 15:
Sankara apenaŭ kaŝas siajn marksismajn influojn. Sed tiuj, kiuj ĉirkaŭas lin, ofte tute ne kundividas liajn politikajn referencojn. Li precipe provas altiri al si kompetentulojn kaj motivatajn homojn, kaj arigas en la prezidantejo cent kvindek kunlaborantojn zorge elektitajn, el kiuj kelkaj ideologoj, sed plej multaj estas plej efikaj kadruloj el la lando.
 
La 4-an de aŭgusto [[1984]] la Altvoltao simbole estas nomita de li '''Burkina Faso''', « lando de la nekorupteblaj homoj ». Importado de fruktoj kaj legomoj estis malpermesataj por instigi la komercistojn aĉeti la produktojn de la sudokcidento. Malfacile alirebla, tiu regiono de Burkino estis forlasita, profite al la merkatoj de [[Eburbordo]], kiun bona gudrita vojo ligas al Burkino. Distriburetoj instaliĝas kun la disvolvado de tutnacia vendejo-ĉeno. La ŝtatfunkciuloj surmetu la ''Faso dan fani'', la tradician veston faritan el mallarĝaj kotonaj bendoj. Rezulte, multaj virinoj komencas teksi en siaj kortoj, kio donas al ili propran enspezon.
 
Proparolanto de la [[Tria Mondo]], Sankara kritikas la internacian ordon. La disvolvitaj temoj eĥas en la hodiaŭa alimondista sfero: la maljustaĵoj de la tutmondiĝo kaj de la internacia financa sistemo, la ĉieeco de la [[Internacia Mon-Fonduso]] ([[IMF]]) kaj de la [[Monda Banko]], la malvirta cirklo de la ŝuldo en la Tria Mondo.
Linio 28:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1949]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1987]]
 
{{LigoLeginda|yo}}