Lord Voldemort: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ informkesto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: ar:لورد فولدمورت estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 13:
'''Lord Voldemort''' estas rolulo kaj la ĉefa [[antagonisto]] de la serio ''[[Harry Potter]]'' verkita de [[J. K. Rowling]]. Li estas unu el la plej fortaj [[magiisto]]j de sia tempo, kiu preskaŭ sukcesis atingi senmortecon kaj timigas la tutan magian mondon.
 
== Biografio ==
La patrino de Lord Voldemort, kiu donis al li la nomon Tom Marvolo Riddle, venas de la familioj de Peverell kaj Slytherin, kaj lia patro estis [[muggle|muglo]], do Voldemort mem ne estas pursanga magiisto. Li kreskis en orfejo ĝis sia 11-jariĝo, kiam [[Albus Dumbledore]], forta magiisto kaj instruisto de [[Hogwarts]], venis por rakonti al la knabo pri liaj magiaj fortoj kaj inviti lin studi en la lernejo. Tom jam de sia infaneco eksperimentis per [[magio]] sen konscii pri tio: li translokigis objektojn, manipulis bestojn kaj povis organizi problemojn por aliaj orfejanoj, kiujn li ne ŝatis. En [[Hogwarts]] li iĝis la plej bona studento, strebante lerni laŭeble plej multe, sed li ankaŭ kaŭzis problemojn: li malfermis la Ĉambron de Sekretoj kaj liberigis [[Bazilisko (mitologio)#Fikcie|Baziliskon]] por mortigi nepursangajn studentojn, kaj kulpigis pri tio [[Hagrid]], studenton de la tria jaro, kies pasio estis magiaj bestoj kaj kiu estis rezulte eksigita de la lernejo. Li ankaŭ kolektis grupon de samideanoj, kiuj poste iĝis Mortmanĝantoj (''[[Angla lingvo|angle]]'' ''Death Eaters'') kaj helpis al li pri liaj krimoj. En lernejo li kreis sian novan nomon, Voldemort, por eviti ĉiun asocion kun sia nemagia patro. Tom aparte interesiĝis pri [[nigra magio]] kaj posedis multajn nekutimajn kapablojn: li povis praktiki kelkajn tipojn de magio sen specialaj iloj, paroli kun [[serpento]]j kaj finfine li sukcesis disdividi sian animojn je kelkaj pecoj por kasi ilin kaj igi laŭvorte senmorteca.
Sur la pinto de siaj gloro kaj povo Voldemort aŭdas antaŭdiraĵon, ke naskiĝos knabo, kiu povos kreskinte mortigi lin. Li divenis, ke tiu knabo verŝajne estas la filo de [[James Potter|James]] kaj [[Lily Potter]], Harry, kaj mortigas liajn gepatrojn, sed kiam li provas mortigi Harry, lia magio turniĝis kontraŭ li mem, kaj li perdis sian korpon por dek jaroj. Li kaŝiĝis en [[Albanio|albanaj]] arbaroj, kie li trovis sian helponton, Quirinus Quirrel, kiu poste iĝos profesoro de Hogwarts kaj permesos al Voldemort uzi sian korpon por trovi la Ŝtonon de Saĝuloj. Lin malhelpis dekunujara [[Hari Poter (ulo)|Harry]], sed en la sekvaj sep jaroj li faras kelkajn provojn regajni sian povon en la magia mondo.
Linio 22:
[[Kategorio:Brita literaturo]]
[[Kategorio:Magio]]
[[Kategorio: Harry Potter]]
 
{{LigoElstara|ar}}