Dankotago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 59 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q13959)
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
'''Dankotago''' aŭ '''dankofesto''' ([[Angla lingvo|angle]] '''Thanksgiving Day''') estas nacia [[festotago]] en [[Usono]] kaj [[Kanado]]. Tradicie estas tago dum kiu oni dankas [[Dio]]n pro sukcesa [[rikolto]] kaj aliaj bonaĵoj kiuj okazis dum la jaro.
 
En Usono oni festas tiun ĉi tagon je la kvara ĵaudo de [[novembro]]. En Kanado, kie rikoltado okazas pli frue en la jaro, jam la oficiala festotago pro la dankofesto okazas je la dua [[lundo]] de [[oktobro]]. La dankotagon oni festas kun la tuta [[familio]] kaj multaj homoj longe vojaĝos por povi esti kune. Ĉar la dankotagon oni en Usono festas je ĵaŭdo, tre ofte ankaŭ je vendredo laboristoj estas liberaj kaj okazas familia [[reunuiĝo]] kvartaga. Manĝado ludas gravan [[rolo]]n: estas tradicio manĝi [[meleagro]]n; eĉ ekzistas [[nomo]] por la tago dum kiu oni ĝin manĝas: "Turkey Day" (meleagra tago). Ofte oni manĝas kun la meleagraĵo [[pomkaĉo]]n, [[fazeolo]]jn kaj [[oksikoko]]jn. Kiel [[deserto]]n kutimo estas oferti nuksan kaj [[kukurbo|kukurban]] [[torto]]jn. Antaŭ la manĝo la tuta familio kune ĉeestas [[maĉomatĉo]]n de [[Usona piedpilkado]] aŭ spektas ĝin en [[televido]].
 
La usona tradicio asocias la festotagon kun festo kiun plej verŝajne festis la [[Pilgrim Fathers]] en [[1621]] post kiam ili fondis en [[Massachusetts]] [[setlejo]]n nomata [[Plymouth Colony]]. Multaj [[rakonto]]j pri la usona dankotago estas [[mito]]j kiuj ekestis fine de la 19-a kaj komence de la [[20-a jarcento]] por provi krei nacian identecon post la [[Usona Enlanda Milito]] kaj la alveno de [[enmigrinto]]j.