Bastamburo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 29 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q211028)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: es:Bombo estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Bass drum.jpg|thumb|right|Bastamburego]]
'''Tamburego''' aŭ '''bastamburo''' estas [[frapinstrumento]] uzata por la generado de malaltaj sonoj kaj ekzistas multvarie. Ĝi eniris dum la 18-a jarcento trans [[Turkujo|turka]] [[Janiĉaroj|janiĉara]] muziko en Eŭropon.
 
Linio 7:
En [[blovmuziko]]-[[ensemblo]]j kaj [[armemuziko|marŝbandoj]] oni portas la tamburegon per ŝhultrozonoj antaŭ la brusto. La tamburegoj de marŝbandoj konsistas plej ofte el pli maldika ligno ol orkestrotamburegoj.
 
[[dosieroDosiero:Bass drum.ogg|thumb|Aŭdekzemplo: tamburego]]
Je ordinara [[frapinstrumentaro]] la bastamburo estas la ritma, sed ankaŭ videbla baza elemento de la strukturo. Kutime ĝi havas diametron de proks. 45 ĝis 60 centimetroj, profundecon de proks. 35 ĝis 45 centimetroj. Oni ludas ĝin helpe de frapilo fiksita ĉe pedalo ([[piedmaŝino]]). Ĉe la surfaco ĝi havas plej ofte tenilon por la fiksado de [[pendotamburo]]j.
 
En [[metalroko|metalroka]] kaj [[rokmuziko|roka]] muziko foje oni uzas eĉ du bastamburojn, tiel ke la frapinstrumentisto povas uzi por la ludado de tre rapidaj ritmofiguroj ambaŭ piedojn. Pli mono- kaj spacoŝpara ebleco por uzado de la [[duoblabaso]] tekniko konsistas en tio, ludi ununuran bastamburon per [[duobla piedmaŝino]]. Ambaŭkaze oni devas rezigni la ludadon de la [[ĉarlestono]].
Linio 15:
 
== Akustikaj ecoj ==
Tamburego havas frekvenciron de malalta [[fundamenta frekvenco]] (proks. 50 Hz) kaj kun [[suprotono]]spektro preskaŭ ne superanta 5 kHz je maksimuma sonpremo. Ĝia sono estas uzata je multaj muzikstiloj kiel fundamenta ero de la [[ritmo (muziko)|ritmo]]. Aparte grava estas ĝia rolo en moderna [[dancmuziko]] kaj en [[tekno-muziko]], je kio ĝia sono tie plejofte estas elektrone generata per [[Specimenilo (songenerilo)|specimenilo]] aŭ [[drumomaŝino]], do per komence mezfrekvenca sinusa aŭ rektangula kurbo, kiu ene de malmultaj milisekundoj falas sub 20 Hz kaj finsonas.
 
== Strukturo ==
=== Kaldrono ===
[[FileDosiero:Militärmusikdienst.jpg|eta|dekstre|Tamburego en armemuzika bando]]
La kaldronojn oni produktas diversmaniere. Ekzistas maldikaj kaldronoj kun fortigaj ringoj (kutimaj ĝis en la 1970-aj jaroj) aŭ el ligno 6- ĝis 10-foje kruce kungluita [[ligno]]. Ofte oni uzas [[acero|aceran]]- aŭ [[betulo|betulan]] lignon, sed ankaŭ aliajn lignospecojn por la konstruado de bastamburoj. En la 1960-aj jaroj ekzemple kaldronoj el fago estis treege disvastiĝintaj, kaj por altkvalitaj kaldronoj oni eĉ prilaboris tropikan lignon (ekzemplo: Sonor ''Signature'').
 
Linio 40:
 
== La japana ''Ōdaiko'' ==
En [[japana]] ''[[taiko]]''-tamburado la bastamburo nomiĝas ''Ōdaiko'' (大太鼓). La tamburoj de masiva konstrumaniero estas barelformaj (''nagadō'' (長胴), profunda kaldrono) aŭ cilindraj (''hira'' (平), tre malprofunda kaldrono) kaj havas diametron de 1 metro aŭ pli. La plej granda nagadō-odaiko staras en la Festival-Arbara Art-Muzeo en Takajamo, havas diametron de 267 centimetroj ĉe la ventro, 207 centimetroj je la felo kaj pezas prekaŭ 4 tunojn. La tamburego estis finfarita en la jaro 1996 post trijara konstruado.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat|Bass drums|Große Trommel}}
* [http://www.bass-drum-project.de/instrumentarium/bassdrum/ Informoj pri bastamburo (germanlingva)]
* [http://www.schlagzeug-aktuell.de/das-schlagzeug/bass-drum/ Konstrumaniero de bastamburo]
 
[[Kategorio:tamburojTamburoj]]
[[Kategorio:frapinstrumentojFrapinstrumentoj]]
 
{{LigoElstara|es}}