Hejma kato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ordigo de sekcioj, aliaj projektoj, sen sufiĉaj fontoj
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: la:Feles estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 39:
La plej malnovaj konataj pruvoj pri interrilato inter [[homo]] kaj kato devenas el periodo antaŭ 4500 jaroj. La [[aldomigo]] okazis en valo de [[Nilo]] en [[Egipta civilizo|Egiptio]]. Temas pri [[bildo]]j de katoj pentritaj sur muroj de [[kripto]]j, [[statuo|statuetoj]] de katoj kaj [[mumiigo|mumiigitaj]] katoj. Diference de plimulto de ceteraj hejmaj bestoj la kato verŝajne elektis homon kaj ne male. Homo nome allogis [[muso]]jn kaj [[rato]]jn pro sia deponado de nutraĵoj kaj la katoj vivtenas sin ĝuste per tiuj ĉi [[ronĝuloj]].
 
Tiuj ĉi katoj apartenis al la specio de [[afrika sovaĝa kato|afrika kato]] (latine ''Felis silvestris lybica'') kaj ili fariĝis antaŭuloj de hodiaŭaj hejmaj rasoj. Tio estas kato vivanta en [[stepo]]j de [[Afriko]] kaj [[Arabio]]. Ĝi havas grandajn [[orelo]]jn, ĝi estas svelta kaj longkrura. Estas verŝajne, ke sovaĝa kato ne estis unusola antaŭulo de hodiaŭaj katoj.
 
[[Aldomigo|Aldomigitaj]] estis ankaŭ evidente [[sovaĝa eŭropa kato|arbaraj katoj]] (Felis silvestris silvestris) kaj [[sovaĝa stepa kato|stepaj katoj]] (Felis silvestris ornata). Hejmlando de la kato arbara estas [[Eŭropo]], [[Malgrand-Azio]] kaj [[Irano]]. Tio estas relative grandega kato kun mallongaj oreloj kaj dika, bone hararigita [[vosto]]. La stepa kato denove devenas el [[Malgrand-Azio|antaŭa]] kaj [[Mez-Azio]] kaj ĝi estas pli dika ol la afrika kato.
Linio 318:
La kato bredata sen ebleco de kurado ĝisvivas kutime pli longan aĝon ol katoj bredataj duonlibere aŭ libere, ĉar estas minimuma ebleco de kontaĝo per danĝeraj malsanoj kaj ankaŭ traŭmata vundo. Sed tiu ĉi kato ne havas eblecon zorgi pri la nutraĵo per ĉasado kaj pasigi la vivon kun aliaj katoj. Estas bezone sekurigi al ĝi rezervan agadon en formo de ludoj (kaptado de ludilo, grimpado en altecojn, akrigado de ungegoj – akrigilo/ripozilo). Plej konvene kaj por bredanto ankaŭ parte plej komforte estas bredi almenaŭ du katojn. Tiuj kapablas komune ludi kaj pasigi la tempon, en kiu la soliĝinta kato enuus. La kato estas aktiva ĉefe nokte kaj tial tiutempe ĝi instinkte serĉas predon, kiun ĝi povus kapti. Se tio ne estas alia kato aŭ amiko por ludado, ĝi ĉasos tion, kio montros al ĝi – tio povas esti viaj piedoj aŭ forgesita kovrilo.
 
Plua problemo dum la bredado de katoj sen ebleco de kurado estas nutraĵo. Tiu ĉi kato ne havas eblecon de kurado kaj pli grandan movaktivecon kaj tial povas aperi ĉe ĝi [[trodikiĝo]], precipe kiam ĝi estas pli aĝa aŭ ĉe kastritoj. La kato apartenas ĉefe inter [[karnomanĝuloj]], tial ĝuste karno devus krei ĉefan parto de ĝia menuo. Sed kiel aldonmanĝo oni donas al la kato ankaŭ diversajn speciojn de legomo kaj fruktoj. La kato devas havi aliron al freŝa akvo kaj ankaŭ al herbo, kiu helpas ĝin vomi la t.n bezoarojn, kiuj estiĝas en la stomako pro engluto de viloj dum la purigado.
 
Bredante plurajn katojn en hejmo estas ankaŭ bezone sekurigi plurajn katajn necesejojn (por ĉiu kato unu). En necesejon oni metas la t.n. substernaĵo. Iam oni uzis sablon, hodiaŭ ekzistas diversaj specoj de substernaĵoj.
Linio 512:
{{LigoElstara|es}}
{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|la}}
{{LigoElstara|ml}}
{{LigoElstara|pt}}