Enigma: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
== Historio ==
 
La maŝinon ENIGMA patentigis en 1918 la germana elektroinĝeniero [[Arthur Scherbius]] (1878–1929). Por la produktado de la maŝino, oni fondis entreprenon en 1923 (''Chiffriermaschinen-Aktiengesellschaft''). La ENIGMA estis evoluigita por la civila merkato kaj tiel ĝi estis prezentita en foiroj (ekz. 1923 [[Bern]], internacia Poŝta Kongreso). Fine de la 1920-aj jaroj la germana armeo malkovris la eblecojn en la maŝino kaj ĝi malaperis el la civila merkato.
 
Oni kalkulas je 30.000 produktitaj diverstipaj maŝinoj dum la dua mondmilito.