Portempa Pola Revolucia Komitato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2344298)
e Ĉeka
Linio 2:
'''Portempa Pola Revolucia Komitato''' ([[pola lingvo|pole]]: ''Tymczasowy Komitet Rewolucyjny Polski'' (TKRP), ''Polrewkom'', [[rusa lingvo|ruse]]: ''Польревком'', Polrevkom) estis revolucia komitato kreita sub patroneco de [[Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko|RSFSR]] por establi Polan Sovetan Socialisman Respublikon.
 
La komitaton kreis polaj [[komunismo|komunistoj]] dum [[pola-bolŝevika milito]] la {{daton|23|julio|1920}} en [[Smolensk]] laŭ la iniciato de [[Komunista Partio de Sovetunio|KPSU]] en [[Moskvo]]. Transprenon de potenco en Pollando oni anoncis la {{daton|30|julio}} en [[Bjalistoko]], la unua granda urbo okcidente de [[Curzon-linio]] ekokupita la {{daton|28|julio|1920}} de [[Ruĝa Armeo]]. ''Polrevkom'' mem okupis la [[Palaco de Branicki en Bjalistoko|Palacon de Branicki]]. La saman tagon estis anoncita ''Manifesto al pola labora popolo de urboj kaj vilaĝoj'' (verkita de [[Feliks Dzerĵinskij]]). Siajn laborojn la komitato komencis eldonante la programon, interkonsentitan kun [[Lenin]], kaj du vokojn - al la soldatoj de Ruĝa Armeo kaj al Pola Armeo, al kies soldatoj oni proponis ribeli. Dzerĵinskij ekluktis kontraŭ ''popol-kontraŭuloj'' pere de [[Ĉeka|ĈEKA]]-anoj. En sekvaj tagoj la komitato anoncis terkulturan programon, deklaron pri konscienc-libereco kaj establis revoluciajn tribunalojn.
 
La teritorio kontrolata de Portempa Pola Revolucia Komitato estis limigita al [[Podlaĥio]] kaj parto de [[Mazovio]] portempe okupata de Ruĝa Armeo. Oni ekformis Polan Ruĝan Armeon (al la 2-a Bjalistoka Regimento venis nur 70 volontuloj kaj entute en la Pola Ruĝa Armeo estis 176 soldatoj). Ekster la urbo oni organizis Revoluciajn Komitatojn. Kiam Ruĝa Armeo atakis antaŭurbon de [[Varsovio]], la estraro de ''Polrevkom'' venis al [[Wyszków]] por kune kun bolŝevikaj trupoj eniri la ĉefurbon.