Capriccio (opero): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Capriccio''', ein „Konversationsstück für Musik“ (eo: '''Kapriĉo''', konversacia peco en unu akto), estas la lasta opero, kiun komponis [[Richard Strauss]].
== Ekesto ==
 
La [[libreto]] ekestis inter 1934 kaj 1941 kiel kunlaboraĵo de pluraj aŭtoroj: La origina ideo devenas de [[Stefan Zweig]]; laŭ lia deziro [[Joseph Gregor]] pretigis plurajn konceptojn. La pluan realigon transprenis [[Clemens Krauss]] kaj Richard Strauss je kunlaboro de Hans Swarowsky. La unua prezentado okazis la 28-an de oktobro 1942 en la Nacia Teatrejo je Munkeno; direktis Clemens Krauss, reĝisoris Rudolf Hartmann (1900–1988), la scenaranĝaĵon kreis Rochus Gliese. Solistoj estis: Viorica Ursuleac (grafino), Walter Höfermeyer (grafo), Horst Taubmann (Flamand), Hans Hotter (Olivier), Georg Hann (La Roche), Hildegard Ranczak (Clairon), Karl Seydel (Monsieur Taupe), Irma Beilke kaj Franz Klarwein (italaj kantistoj), Georg Wieter (domadministranto).
== Literaturo ==