Capriccio (opero): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Poeto Olivier kaj komponisto Flamand amindumas pri la favoro de la juna grafino Madeleine. Dum ties proksima naskiĝdata festo ili volas prezenti novajn verkojn, inter ili mallonga omaĝa opero, kiun ekzercu reĝisoro La Roche. Vigle kaj ĵaluze oni diskutas la demandon, ĉu la teksto aŭ la muziko estas pli grava por la sukceso de opero. La grafino juĝu, sed same ne ŝi povas decidiĝi inter la du adorantoj, kiel ŝi – en verko kreita de la du – ne povas separi inter vorto kaj muziko: ''„Ĉu mi disŝiru tiun ĉi teksaĵon? Ĉu mi mem jam ne estas enligita en ĝi? […] Se vi selektas la unuan – vi perdas la alian! […] Ĉu vi volas forbruli inter du fajroj?“'' – La demando restas senresponde.
== Orkestra instrumentado ==
3 [[transversa fluto|flutoj]] (3-a ankaŭ [[fluteto]]), 2 [[hobojo]], 1 [[angla korno]], 3 [[klarneto]]j, 1 tenorklarneto, 1 [[basklarneto]], 3 [[fagoto]]j (3-a ankaŭ [[kontrafagoto]]) – 4 [[korno (muzikinstrumento)|kornoj]], 2 [[trumpeto]]j, 3 [[trombono]]j – [[timbalo]]j, [[frapinstrumento]]j ([[cimbalo]]j, [[tamburego]]) – 2 [[harpo]]j – 1 [[klaviceno]] – [[arĉinstrumento]]j: 16 unuaj [[violono]]j, 16 duaj violonoj, 10 [[vjolo]]j, 10 [[violonĉelo]]j, 6 [[kontrabaso]]j
 
Sur la scenejo: 1 solo-violono, 1 solo-violonĉelo, 1 klaviceno; malantaŭ la scenejo: arĉosesopo
== Noto ==
La demando pri la antaŭrango de vorto aŭ muziko memorigas pri la divertimento teatrale ''Prima la musica e poi le parole'' („Unue la muziko kaj poste la vortoj“) de Giambattista Casti (1724–1803), kiun muzikigis [[Antonio Salieri]]. De Stefan Zweig devenas la propono, okupiĝi pri la temaro de la libreto de Casti; sur la paso de la agado de ''Capriccio'' la malnova peco tamen ne havis influon.
 
== Literaturo ==
* Kurt Wilhelm: ''Fürs Wort brauche ich Hilfe. Die Geburt der Oper „Capriccio“ von Richard Strauss und Clemens Krauss. Dargestellt anhand der vollständigen Textentwürfe und Kompositionsskizzen''. Nymphenburger, Munkeno 1988, ISBN 3-485-00568-1