Kastelo Atzenbrugg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q204332)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Atzenbrugg - Schloss (2).JPG|eta|200px|Kastelo Atzenbrugg]]
'''Kastelo Atzenbrugg''', iama kampara kastelo en Atzenbrugg en la [[distrikto Tulln]] de [[Malsupra Aŭstrujo]], estas aŭstra muzeo pri vivo kaj verkaro de komponisto [[Franz Schubert]]. La kastelo estas ekde 1977 posedo de la komunumo Atzenbrugg.
[[File:Schloss Atzenbrugg.JPG|thumb|La Kastelo Atzenbrugg kun busto de Franz Schubert]]
== Historio ==
Jam por la frua 12-a jarcento estas dokumentita „reglando“, terposedaĵo, sur la teritorio de la nuna komunumo Atzenbrugg. La nomo de la loko devenas de a posedanto ''Azzo''. Ankaŭ keltaj kaj karolidaj loĝantoj estas dokumentitaj. La konstruhistorio de la nuna kastelo komencas en la mezepoko, kiam ĉi tiun [[burgo]]n ĉirkaŭis ringokanalo. Dum la sieĝo de [[Vieno]] fare de la osmanidoj (1683–1686) ekestis egaj difektoj, kiujn oni riparis en 1691 kaj 1746.
[[File:Schuberthäuschen.JPG|thumb|La Schubert-dometo, kie Franz Schubert loĝis en somero]]
== Evoluo al Schubert-Muzeo ==
En la frua 19-a jarcento jurkonsilisto Joseph Derffel (naskiĝinta proksimume 1766, mortinta post 1843) estis bienadministristo de la reganto. Per sia nevo [[Franz von Schober]] komponisto [[Franz Schubert]] kaj multaj el liaj amikoj (inter ili [[Joseph von Spaun|Familie von Spaun]], [[Leopold Kupelwieser]], [[Moritz von Schwind]], [[Eduard von Bauernfeld]]) plurfoje dum kelkaj tagoj iris vizite al Atzenbrugg kaj sin distris inter alie per muzikado kaj pilkoludoj. Plurajn jarojn tie okazis [[Ŝubertiado]]j.
 
Proksimume fine de la 20-a jarcento la aktivecoj de kelkaj ŝubertanoj – inter ili Rosa Schwab (1921–2009) – kondukis al koncertcikloj de internacie renomaj interpretantoj de Schubert-verkoj, ekzemple de Robert Holl, kiuj disponigis la enspezojn por la renovigo de la kastelo kaj por la instalado de Schubert-Muzeo. La harbuklo de Schubert, ekspoziciata kiel „pruntaĵo el la privata posedaĵo de Ernst Hilmar“, vere devenas el la postlasaĵo de la Schubert-esploristo Ignaz Weinmann, kiu apartenas al la urba kaj federaciera biblioteko je Vieno. Kiam Hilmar estis direktisto de la muzikkolekto de ĉi tiu biblioteko, partoj de ĉi tiu postlasaĵo trovis sian vojon en la vienan brokantokomercon, kaj ankaŭ la ŝuberta buklo malaperis el la konsisto de la viena biblioteko. Kiel ekoneblas je la klare videblaj insektovoj, ĉi tiu buklo definitive devenas de la elterigo de Schubert en la jaro 1863.
[[File:Kapelle Atzenbrugg.JPG|thumb|La kapelo en la kastelo Atzenbrugg, Malsupra Aŭstrio]]
== Literaturo ==
* Ernst Hilmar, Walburga Litschauer, Dietlinde Rakowitz: ''Schubert-Gedenkstätte Schloß Atzenbrugg. Franz Schubert und sein Freundeskreis. Museumsführer.'' Schneider, Tutzing 2002. (publikaĵoj de IFSI. Eldonisto Ernst Hilmar. Volumo 8.)