Tibor Sekelj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ankaŭ pri la revuo "Esperanto-Gazeto" resp. "IOE-Gazeto", organo de la monatan revuon ''Esperanto-Gazeto'' (komence ''IOE-Gazeto''), organo de la Instituto por Oficialigo de Esperanto malsufiĉas materialo por propra artikolo.
Linio 141:
 
=== Ĵurnalisto ===
Li lernis pri ĵurnalismo dum siaj studjaroj en Zagrebo kaj iĝis tie korespondanto de kroataj gazetoj : iu el ili, ''Hrvatski Dnevnik'', sendis lin kiel sian korespondanton al [[Argentino]], por raporti pri jugoslavaj elmigrintoj, kaj li tiel iĝis vojaĝanto en 1939. Post du jaroj <ref name="Bonaero" /> li sufiĉe regis la hispanan por povi kunlabori en revuoj, kaj mem eldoni en [[Bonaero]], en hispana lingvo, monatan revuon ''« Rutas »'' (Vojoj) dediĉitan al vojaĝoj, geografio, turismo, esploradoj, ktp. Laŭ disponeblaj informoj, aperis nur tri numeroj, kun kolora kovrilo kaj nigra-blanka enhavo: la 1-a la 15-an de septembro 1943 (32 paĝoj), la 2-a la 15-an de oktobro (32 paĝoj), kaj la duobla numero 3-4 (verŝajne la lasta) monaton poste, kun nur 16 paĝoj.
 
Laborante kiel ĵurnalisto por iu argentina ĵurnalo kaj por verki apartan raportaĵon li decidis aliĝi al tiam planata ekspedicio al [[Akonkagvo]], la plej alta Sudamerika monto (pli ol 7000 m laŭ tiutempaj taksoj)<ref name="Akonkagvo" group="noto" />. En la posta vivo li plejparte vivtenis sin per ĵurnalisma laboro kontribuante al multaj gazetoj ĉefe en Sudameriko kaj Jugoslavio. En Jugoslavio li kontribuis al multaj porinfanaj gazetoj, tiel ke nova generacio eksciis pri Esperanto per liaj artikoloj en infanaj gazetoj. En la 60-aj jaroj li iĝis ankaŭ televida ĵurnalisto kiu filmis serion da tv-filmraportaĵoj por la [[Beograda Televido]] pri la ''Karavano de Amikeco'' (vojaĝado tra Afriko),<ref>[http://www.ipernity.com/blog/renato_petrovic/379753 "La 8-an de marto 1962 ekveturis el Beogrado, akompanata de ĵurnalistoj kaj filmraportistoj, internacia ekspedicio, direkte al Afriko." Tio estas la unua frazo en la libro "ĜAMBO RAFIKI" de Tibor Sekelj. La ekspediico kiun gvidis Tibor nomiĝis "Karavano de amikeco tra Afriko", havis ok membrojn kaj intencon traveturi la orientan parton de la Afrika kontinento. ''Renato Petrović'' en retejo ''ipernity'']</ref> por la [[Zagreba Televido]] pri esplorado de nekonataj triboj en [[Aŭstralio]] kaj [[Nov-Gvineo]] kaj por la [[Novisada Televido]] pri Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Ankaŭ en Esperanto li estis elstara ĵurnalisto. Krom kontribuo al multaj Esperanto-gazetoj kaj revuoj li ĉefredaktis dum 8 jaroj la [[Geografia Revuo|Geografian Revuon]], la monatan revuon ''Esperanto-Gazeto'' (komence ''IOE-Gazeto''), organo de la [[Instituto por Oficialigo de Esperanto]], de [[1966]] ĝis [[1972]] (entute aperis 65 numeroj) kaj la bultenon ''Vojvodina Esperanto-Ligilo'' (VELO) de [[1983]] ĝis [[1988]].
 
«Geografia Revuo» aperis inter 1956 ĝis 1964,<ref>Per la serĉilo de la Aŭstria Nacia Biblioteko [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do QuickSearch] : [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&vl%2845333860UI5%29=all_items&scp.scps=scope%3A%28%22ONB%22%29&vl%281UI2%29=contains&tab=default_tab&dstmp=1350806278832&srt=rank&mode=Advanced&vl%2845332779UI1%29=title&vl%28413992940UI2%29=any&vl%281UIStartWith1%29=contains&indx=1&tb=t&vl%28freeText0%29=&vl%2845740927UI4%29=ONB_journal&vid=ONB&fn=search&vl%28freeText2%29=&vl%2845332932UI0%29=any&title2=2&frbg=&ct=search&dum=true&vl%281UIStartWith0%29=contains&Submit=Suche&vl%2845333848UI3%29=all_items&vl%28freeText1%29=Geografia+revuo Geografia Revuo]</ref> po unu kajero jare, krom en 1959-1960 nek en 1962. La titol-paĝoj de senescepte ĉiuj ses kajeroj estas de Sekelj, nur en n-ro 4 li lasis la lokon de la ĉefartikolo al la nederlanda esperantistino ''Aafke Haverman'' ''(« Aviadile tra Afriko »)'' kaj metis sian ''« Kun la Ajnoj de Hokajdo »'' kajer-mezen. Rigardata kiel tuto, « Geografia Revuo » estas kvazaŭ persona periodaĵo de Sekelj kun kelkaj aldonoj de amikoj.<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4246246 | titolo = Geografia Revuo, 1956 | alirdato = 2012-10-20 | aŭtoro = Bernardo | dato = 2009-03-01 }}</ref>
 
Li vivtenis sin ĉefe de ĵurnalisma laboro (verkado de artikoloj kaj raportaĵoj por multaj diversaj gazetoj kaj revuoj) kaj per filmproduktado. Aperis 740 tradukoj de liaj artikoloj en gazetoj kaj revuoj<ref>Laŭ respondo al tiusenca demando de [[Spomenka Štimec]] en [[OKO]]. Kiom da originalaj tekstoj estis skribitaj, tion li ne diris. </ref> Eblas supozi ke li kunlaboris kun plurdeko da gazetoj kaj revuoj ĉefe en Jugoslavio, Hungario kaj sudamerikaj landoj. Kompreneble ankaŭ kun la E-gazetaro. Li realigis 7500 prelegojn pri siaj vojaĝoj kaj diversaj aliaj temoj.