Muzeologio: Malsamoj inter versioj

1 120 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Aranĝoj de muzeoj kaj de muzeaj ekspoziciaĵoj ricevas sian signifon kaj intencon laŭ la socia kaj kultura kunteksto en kiu ili estas kreitaj. La muzeologoj, do la sciencistoj fakaj pri muzeologio, klopodas malkovri la katalizilojn kiuj subtenas la kreskon de muzeaj institucioj kaj ilia sukceso aŭ nesukceso, do la socia interesiĝo aŭ neinteresiĝo pri la muzeaj ekspozicioj.
 
La esploro ne limiĝas je difino de muzeaj terminoj, sed fokusigas en kunlaboro kun [[sociaj sciencoj]] la publikon al kiu celiĝas la eksponaĵoj, la politikan dependecon aŭ nedependecon de muzeoj en rilato al la politika sistemo de la koncerna ŝtato kaj registaro, kaj hipotezas ankaŭ pri eblaj estontaj evoluoj de muzeoj kiel institucio.
 
Tutmonda interŝtata organizaĵo de muzeologoj estas la [[Internacia Konsilio de Muzeoj]]. Publikaĵo de la Internacia Konsilio de Muzeoj inter alie ankaŭ eldonita en Esperanto estas 20-lingva muzeologia terminaro, latine titolita ''[[Dictionarium museologicum]]'', el [[1986]].<ref>[http://unesdoc.unesco.org/Ulis/cgi-bin/ulis.pl?catno=73356&set=4A8A0682_2_23&gp=0&lin=1&ll=1 la muzeologia terminaro de 1986 en retejo de UNESKO]</ref><ref>[http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3070 la muzeologia terminaro de 1986 en la librokatalogo de UEA]</ref>
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://icom.museum/L/3/ oficiala retejo de la Internacia Konsilio de Muzeoj angle,] [http://icom.museum/L/2/ france] [http://icom.museum/L/1/ kaj hispane]
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==