Chêne-Bougeries: Malsamoj inter versioj

105 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
Sur la teritorio de Chêne-Bougeries estis trovitaj restaĵoj de [[Romio|romia]] [[akvedukto]].
 
La malsanulejo de Quercus, en ''Grange-Falquet'' posedis bienojn en la regiono kaj verŝajne estas la origino de la setlejo ''Chêne'', kie troviĝis en la jaro [[1543]] 4 fajrejoj. En la jaro [[1536]] la [[Berno|bernanoj]] okaze de la konkero de la regiono havigis al si al bienojn de la malsanulejoj kaj disponigis ilin kiel servuto. Post [[1564]] la setlejo Chêne kun parto de sia ĉirkaŭaĵo restis posedaĵo de Ĝenevo. Per la [[Kontrakto de Torino]] de [[1754]] la suda bordo de la rivero ''Seymaz'' fariĝis [[Savojo|savoja]] posedaĵo, dum la norda flanko restis ĝeneva kaj [[reformacio|reformaciiĝis]]. Chêne pro tio estis dividita al ''Chêne-Bougeries'' kaj [[Chêne-Bourg]]. Ĉar la preĝejo de Chêne situis sur savoja teritorio, estis konstruita nova preĝejo en Chêne-Bougeries, kiu estis inaŭgurita en la jaro [[1758]]. Per la aligo de Chêne-Bougeries per [[Francio]] en la jaro [[1798]] ĝi estis unuigita kun [[Thônex]] sed denove sendependiĝis en la jaro [[1801]]. En [[1816]] Chêne-Bougeries integriĝis al la nova [[Kantono Ĝenevo]] kaj fariĝis parto de [[Svislando]].<ref>Fonto: [ ''Christiane Genequand'': ''Penthéréaz'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' ()]</ref>
 
==Vidu ankaŭ==