Ekvadoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
xxa jarcento ->xx-a jarcento
Neniu resumo de redakto
Linio 111:
Ekvadoro estas unu el 17 [[megadiversaj landoj]] en la mondo laŭ [[Naturprotekto Internacie]],<ref name="Conservation International Site">[http://web.archive.org/web/20071011103200/http://web.conservation.org/xp/news/press_releases/2003/091603_andean_eng.xml South America Banks on Regional Strategy to Safeguard Quarter of Earth's Biodiversity]. conservation.org (2003-09-16).</ref> kaj ĝi havas la plej altan biodiversecon por kvadrata kilometro de ĉiu ajn lando.<ref name="Plan Nacional del Buen Vivir">[http://plan.senplades.gov.ec/web/guest/inicio;jsessionid=04892F152CC30EFD974E39FF861EB3FC, Plan Nacional del Buen Vivir], Celo 4, Diagnozo, Sekcio "La Biodiversidad y Patrimonio Natural", 2008 (hispane)</ref> Krom pri la kontinenta teritorio, Ekvadoro posedas la insularon [[Galapagoj]], pri kiu la lando estas krome konata.<ref>{{cite web|url=http://www.usaid.gov/policy/budget/cbj2005/lac/pdf/518-001.pdf |archiveurl=http://web.archive.org/web/20060323233748/http://www.usaid.gov/policy/budget/cbj2005/lac/pdf/518-001.pdf |archivedate=2006-03-23 |title=Ecuador – Biodiversity Conservation |format=PDF |accessdate=2010-06-26}}</ref>
 
Fakte, la [[biomo]] de la [[ĝangalo]]tropikaj kaj tropikasubtropikaj arbarohumidaj foliarbaroj]] (tropika [[pluvarbaro]]) etendas tra plej parto de ties teritorio, dum en okcidento, apude al la marbordo, troviĝas ankaŭ la biomobiomoj de la |Tropikaj[[tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj|seka arbaro]] kaj de la manglaroj[[manglaro]]j. La faŭno de Ekvadoro estas tre ampleksa kun granda vario de specioj kaj multegaj tipoj de tropikaj specioj kiaj papagoj, tukanoj, ktp. Norde de la provinco Esmeraldas en loko konata kiel Majagual, troviĝas kelkaj el la manglaroj plej altaj de la mondo. En la andaj altoj troviĝas ankaŭ disaj andaj arbaroj kaj [[paramo]]j. Ĝenerale la Okcidento formas parton de la [[Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj|biogeografia Ĉokoo]] kaj la Oriento, de la [[Amazonio]].
 
Ekvadoro havas 1,600 birdospeciojn (15% el la tutmondaj konataj birdospecioj) en la kontinenta areo, kaj 38 pliajn [[Endemio|endemiojn]] ĉe Galapagoj. Krom ĉirkaŭ 16,000 specioj de plantoj, la lando havas 106 endemiajn reptiliojn, 138 endemiajn amfibiojn, kaj 6,000 speciojn de papilioj. La Galapagoj estas bone konataj kiel regiono de distinga faŭno (ĉefe la famaj testudoj tie nomitaj per la hispana vorto «Galápagos» (nun rivertestudoj), fama kiel la naskoloko de la Darvina [[Teorio de Evoluo]] kaj de [[natura selekto]], kaj kiel [[Monda heredaĵo de Unesko|Monda heredaĵo]] de [[Unesko]] ekde 1978, kio en decembro de 2001 ampleksiĝis al la mara areo ĉirkaŭa.<ref>{{cite web|url=http://whc.unesco.org/pg.cfm?cid=31&id_site=1 |title=Unesco World Heritage |publisher=Whc.unesco.org |accessdate=2010-06-26}}</ref>
 
Estas krome la [[Nacia Parko Jasunio]] (Yasuní, [jasunI]); la termino ''Yasuni'', signifas por la indiĝenaj komunumoj «sankta tero»; la parko etendas sur areo de 9,820 km² en la provincoj Pastaza, Napo kaj Orejana, inter la riveroj [[Napo (rivero)|Napo]] kaj Kuraraj en la Amazonia Baseno je ĉirkaŭ 250 km sudoriente de Kito. La parko, ĉefe ĝangalo, estis proklamita de la [[UNESKO]] en [[1989]] kiel rezervejo de la biosfero kaj estas parto de la teritorio kie troviĝas la popolo Huaorani krom la tagaeri kaj taromenane, nome grupoj ne kontaktitaj ankoraŭ fare de blankuloj. Laŭ ĵusa studo, la Nacia Parko Jasunio kaj la ĉirkaŭa zono estas konsiderata unu el la zonoj plej biodiversaj de la planedo pro sia riĉo en amfibioj, birdoj, mamuloj kaj plantoj. Tiu parko enhavas pli da bestospecioj laŭ hektaro ol la tuta Eŭropo kune.
 
Ekvadoro havas la unuan konstitucion kiu agnoskas la rajtojn de naturo.<ref>{{cite web|url=http://pdba.georgetown.edu/Constitutions/Ecuador/ecuador.html |title=Ecuador's Constitution |publisher=Pdba.georgetown.edu |accessdate=2012-02-24}}</ref> La protekto de la nacia biodiverseco estas preciza nacia prioritato kiel estas asertita en la Nacia Plano de "Buen Vivir" (bonfarto aŭ bonvivo), celo 4, Garantio de la rajtoj de naturo, artiklo 1: "Elteneble konservi kaj administradi la naturan heredon inklude ties teran kaj maran biodiversecon kio estas konsiderata strategia sektoro".<ref>[http://plan.senplades.gov.ec/web/guest/inicio;jsessionid=04892F152CC30EFD974E39FF861EB3FC, Plan Nacional del Buen Vivir], celo 4, 2008 (hispane)</ref> Krom la verkado de tiu Plano en 2008, 19% el la tera areo de Ekvadoro estis jam en protektita areo, tamen, la Plano asertas ankaŭ, ke 32% el la tero devas esti protektita por vere konservi la nacian biodiversecon.<ref name="Plan Nacional del Buen Vivir"/> Nunaj [[Listo de naciaj parkoj de Ekvadoro|protektitaj areoj]] inkludas 11 naciajn parkojn, 10 naturrezervejojn, 9 ekologiajn rezervejojn kaj aliajn areojn.<ref>Ministerio de Medio de Ekvadoro, [http://www.ambiente.gov.ec/?q=node/59, Protektitaj Areoj]</ref> En 2008 ekis programo ''Sociobosque'' por konservi alian 2.3% de la totala terareo (629,475.5 hektaroj aŭ 6,295&nbsp;km²) per pagado al privataj [[terposedanto]]j aŭ komunumaj terposedantoj (kiaj ĉe indiĝenaj triboj) kuraĝmonon por elteni sian teron kiel indiĝenaj ekosistemoj kiaj indiĝenaj arbaroj aŭ herbejoj. Elekteblo kaj subvencioj por tiu programo estas determine bazita sur la malriĉeco de la regiono, la nombro de hektaroj protektotaj, la tipo de ekosistemo de la protektota tero inter aliaj faktoroj.<ref>Ministry of the environment, [http://www.ambiente.gov.ec/?q=node/1064, Sociobosque Program]</ref>