Valter Tauli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Tauli studis ĉe la [[universitato de Tartu]] la [[estona lingvo|estonan lingvon]] kaj literaturon kaj [[Finn-ugra lingvaro|finn-ugrajn lingvojn]] kaj aktivis kiel gimnazia instruisto en Tallinn. En 1944 li fuĝis al [[Svedio]]. En 1956 li defendis doktoriĝan [[disertaĵo]]n ''Phonological tendencies in Estonian'' (Fonologiaj tendencoj en la estona) ĉe la [[universitato de Lund]]. Poste li [[docento|docentis]] pri la [[estona lingvo]] en la [[universitato de Upsalo]] ĝis 1973.
 
En 1968, Tauli publikigis gravan verkon pri lingvoplanado ''Introduction to a Theory of Language Planning'', kiu temas specife pri [[lingvoplanado#korpusplanado|korpusplanado]]. Tauli rigardis lingvon unuavice kiel ilon por komunikado, kiun eblas modifi kaj plibonigi. En tiu sinteno li sekvis la estonan lingviston [[Johannes Aavik]], kiu proponis multajn pli aŭ malpli artefaritajn neologismojn, kiuj poste populariĝis en la estona. Laŭ Tauli, la principoj de lingvoplanado, kiujn li prezentas, aplikeblas same en korpusplanado ĉe gentaj lingvoj kiel ĉe kreado, taksado kaj plibonigado de [[planlingvo]]j. La diferenco estas nur grada. Montriĝis<ref>Traunmüller, H. (1991) "Conversational maxims and principles of language planning" ''PERILUS XII'' (1991), 25-47 (Inst. f. lingvistik, Stockholms universitet)[http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/griceil.htm]</ref>, ke preskaŭ ĉiujĉiu el la listo de principoj de lingvoplanado proponitaj de Tauli korespondas al unuiu el la "konversaciaj maksimoj" kiuj laŭ [[Paul Grice]]<ref>Grice, P. (1975) "Logic and conversation" en P. Cole kaj J. Morgan (red.) ''Syntax and Semantics, vol. 3: Speech Acts'', pp. 41–58 Academic Press, New York</ref> priskribas kiel homoj interagas en sukcesa konversacio.
 
Tauli ankaŭ verkis du-voluman gramatikon de la estona, de kiu ekzistas estonlingva kaj anglalingva eldono.