Kosmopolitismo: Malsamoj inter versioj

7 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
de "Al Eterna Paco" per Kant
e (Roboto: Forigo de 35 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q188843))
(de "Al Eterna Paco" per Kant)
Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, [[Diogeno la Cinika|Diogeno de Sinopo]] (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "Mi estas kosmopolito (greke ''kosmopolitês'', t.e. civitano de la mondo, mondcivitano)". Kvankam ĝi havas elitisman konotacion kvazaŭ pri ekonomie bonfarta loĝanto de granda urbo, en kiu diversaj kulturoj renkontiĝas, tio ne estis origine celata. La stoikistoj, kiuj poste prenis la ideon de Diogeno kaj disvolvis ĝin al plenampleksa koncepto, kutime substrekante, ke ĉiu homo loĝas kaj en sia loka kaj en la homara komunumo. Ofta komprenmaniero pri la stoikisma kosmopolitismo funkcias laŭ la cirkla identeco-modelo de Hieroklo, kiu uzas la bildon de samcentraj cirkloj, ĉe kiuj la unua ĉirkaŭas la propran personon, kaj la postaj la tujan familion, la pli larĝan familion, la lokan grupon, la civitanaron, la samlandanaron, la homaron. La tasko de mondcivitanoj tiam fariĝas "iel tiri la cirklojn al la centro, similigante ĉiujn homojn al nia samurbanoj, ktp."
 
La kosmopolitisma filozofio ricevis fortan impulson en la epoko de la renesanca humanismo kaj klerismo. [[Immanuel Kant|Kant]] ŝajne adoptis la stoikismajn ideojn. En sia eseo de 1795, ''[[Al Eterna pacoPaco]]'', li starigas ''ius cosmopoliticum'' (kosmopolitan juron/rajton) kiel principon de universala gastigado.
 
Tria apero de kosmopolitismo post la [[Dua mondmilito]] estis, kiam reage al la [[Holokaŭsto]] kaj aliaj amasmurdoj, la nocio de krimoj kontraŭ la homaro iĝis ĝenerale akceptata kategorio en la internacia juro. Tio klare montras la aperon kaj la akcepton de nocio de individua respondeco respektive la tutan homaron.
3 016

redaktoj