Diskuto:Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
:Dum la lastaj tagoj la listo pluprilaboriĝis, precipe aldoniĝis fotoj, sed bazo de tiu plulaboro ne estis la de mi formatigita [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5348453 listo de la 19-a de novembro], sed pli frua, malpli prilaborita versio, tiel ke la [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5353445 nuna paĝo] denove estas misformatigita kaj enhavas multajn misojn, kiujn mi jam forprenis: ekzemple la blua kategorio Historio de Rejnlando-Palatinato denove ŝanĝiĝis al ruĝaj kategorioj Burgo Kastelo Fortikaĵo, denove postuliĝas ruĝaj artikolonomoj kiel komunumo [[Abenheim]], kiu verdire estas (kaj tekste jam estis) urboparto [[Worms]]-Abenheim, postuliĝas ruĝaj artikolonomoj pri pluraj urbopartoj de Koblenz, sen ke estus tiuj artikoloj (laŭ mia juĝo, dubokaze pli bonas blua ligilo al urba artikolo ol ruĝaj ligiloj al postulataj, sed ne troveblaj artikoloj pri unuopaj kvartaloj...). Tamen kompreneble mi ne emas je redaktomilito, persone tre estimas la redaktanton Wolfgang Bohr, kaj ne volas investi mian tempon je helpo pri "riparo" de alies misfunkcia listo, se tiu laboro poste estas remalfarata. Tamen estus plurobla laboro nun reripari la listoformatigon, kaj poste eble eĉ riski plian fojon forviŝi la riparon: Mi forte rekomendas enkonstrui ĉiujn adaptojn en la [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5348453 ĝuste formatigitan liston de la 19-a de novembro], en kiu ĉiuj kolumnoj tutpaĝe same larĝas. Sincere, [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 10:25, 27 Nov. 2013 (UTC)
Kara Thomas, dankon por viaj rimarkoj. Intertempe mi ankaŭ dubas pri la utileco de la listo, sed en Vikipedio ekzistas multaj listoj. Mi planas aldoni fotojn kaj kompletigi la mankantan tekston iom post iom. Por tio mi ordigas la liston lau la distriktoj, ne laste, ke malgrandaj listeroj estas pli facile prilaboreblaprilaboreblaj. Estus bone, se vi ne kontaulaboraskontaŭlaboras mian planon. --[[Uzanto:Wolfgang Bohr|Wolfgang Bohr]] ([[Uzanto-Diskuto:Wolfgang Bohr|diskuto]]) 17:29, 27 Nov. 2013 (UTC)
:Kompreneble mi ne kontraŭlaborus vian agadon, mi ankaŭ ne pridubas la ekzistorajton de la listo, alikaze mi ne kontribuus. Sed tamen mi pensas, ke la listo en fina stato KAJ estu informa, laŭeble sen ruĝaj ligiloj, KAJ aspektu profesiece (tio ne estas kontraŭdiro: facile eblas ambaŭ). Kaj pri formatigo mi daŭre pensas ke dezajno kiel [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5348453 tie-ĉi] preferindas al la malpli formatigita formo [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Listo_de_burgoj,_fortika%C4%B5oj_kaj_kasteloj_en_Rejnlando-Palatinato&oldid=5353445 tie-ĉi]. Ĉu vi konsentas pri la grafika formo, kiun vi mem antaŭe ek-aplikis en parto de la paĝo, sed ne kompletigis? Se jes, aŭ vi aŭ mi povus restarigi la grafikan formon en konsidero de ĉiuj intertempe aldonitaj fotoj kaj tekstaj informoj, por ke neniu enhavero perdiĝu. Mi ja diskutas la procedon ĝuste por eviti kontraŭlaborojn. Alia temo: Mi vidas ke vi diligente aldonas novajn artikolojn kiel ekzemple [[kastelo Burgbrohl]], por "bluigi" ruĝajn literojn de la listo. Tre laŭdinde. Rilate al tiuj novaj artikoloj mi havas du petojn: Unue belus se vi aliĝus al la kutima normo skribi "eksteraj ligiloj", ne "retligoj". La formo "ligilo" por la angla vorto ''link'' delonge kutimiĝis en komputilista esperanta lingvouzo (belas eviti ambiguecon rilate al la vorto "ligo"=konekteco aŭ speco de asocio). Mi persone toleras la alternativan vortumon "retaj ligiloj", sed pro unueco tamen tendencas al la plimulte uzata "eksteraj ligiloj". Due: Kategorioj fine de la paĝo estu utilaj, kaj neekzistaj kategorioj ne havas praktikan utilon. Bonus se AŬ vi tekste menciu novan kategorion, ĝis nun ne ekzistan, kaj tuj poste kreu ĝin, AŬ vi limiĝu al la ekzistantaj kategorioj. En la ekzemplo de [[kastelo Burgbrohl]] tio signifas, ke tute bonas kaj pragmatismas simple uzi la kategorion [[:kategorio:distrikto Ahrweiler]] (ne estas regularo, ke la kategorio nur enhavu artikolojn pri la komunumoj kaj komunumaroj, senprobleme ankaŭ povas enesti pliaj tekstoj pri ekzemple montoj, lagoj, muzeoj aŭ kasteloj en la distrikta teritorio. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 14:34, 16 Dec. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Listo de burgoj, fortikaĵoj kaj kasteloj en Rejnlando-Palatinato".