Diskuto:Radiuso de Bohr: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
::Mevo, komprenas vian sintenon, evidente vi estas pli juna ol mi. Sed dum miaj gimnaziaj kursojn en Francujo, mi lernis ''negatono'', kaj ne ''elektrono''. En miaj malnovaj vortaroj, la du terminoj ne havas samojn signifojn. Ekzemple en mia Scienca kaj Teknika Terminaro (eldonita de Japana Esperanto-Instituto en 1956): ''ĝenerale = elektrono estas plej malpeza elementa korpusklo kun funadamenta unuo de elktro negativa aŭ pozitiva'', kaj aldonas ''ofte = negatono''. Tio signifas , ke (ĝenerale) elektrono povas esti aŭ ''negatono'' aŭ ''pozitono''. Kaj tiuj du terminoj ekzistas ne nur en la Scienca kaj Teknika Terminaro sed ankaŭ en la Plena Vortaro kun suplemento de G. Waringhien eldonita en 1964: '''negatono''' estas ''negative'' ŝargita '''elektrono''', kontraste kun la '''pozitono'''. Fakte, ekde tiuj datoj, verkistoj (el pluraj lingvoj) ofte konfuzis la terminojn ''negatono'' kaj ''elektrono'', ĉar angle la termino ''negaton'' ne ekzistis. Kiel mi skribis, estas domaĝe, ke la esperanta lingvo evoluas kopiante la anglan lingvon. Estas domaĝe, ke NPIV forstrekis la ekzistintajn esperantajn vortojn (bonajn kaj klarajn) ''negatono'' kaj ''pozitono''. Laŭ la faka terminologio, la finaĵo ''-ono'' estas uzata pri elementaj partikloj (ekz. leptono, muono, kaj evidente pozitono, ne pozitrono, kiu ankoraŭ iĝis el la angla); dum la finaĵo ''-trono'' estas uzata por aparatoj (ekz. ciklotrono, sinkrotrono, klistrono, ktp). Mi komprenas, ke la esperanta lingvo devu evolui, sed por krei novajn ne ankoraŭ ekzistantajn terminojn, sed ne por forstreki bonajn kaj klarajn terminojn. Estas domaĝe por mi, se la esperanta lingvo kopias kaj (mis)evoluas laŭ konfuzeblaj aliaj lingvoj. Eble mi ariergardante batalas.-- [[Vikipediisto:DidCORN|DidCORN]], la 13-a ne decembro 2013,23:10 (UTC)
:::Mi povas kompreni viajn frustriĝajn sentojn, sed via mesaĝo eĉ pli konvinkis min pri tio, ke "negat(r)ono" estas simple '''''ekse''' uzata'' termino ('''ne plu''' vaste praktikata). Se la vorto/termino ne estas menciata en la plej aŭtoritataj ''modernaj'' E-vortaroj (kaj, eĉ pli - ne estas subtenata de la ''moderna'' vasta uzo en la grandaj lingvoj, ankaŭ en la franca), tio signifas, ke ĝi tutcerte ne devas aperi en la E-vikipedio. Eventuale vi povas uzi ĝin en iuj viaj personaj prifizikaj publikaĵoj en E; eble la termino eĉ populariĝos post iom da tempo. Sed nun mi daŭre vidas neniun kialon por enkonkuki ĝian uzon en la Esperanta vikipedio. Elektrono estas negative ŝarĝita partiklo, pozitrono estas pozitive ŝarĝita partiklo (kontraŭpartiklo de elektrono). Ĉu povas temi pri iu miskompreno? [[Uzanto:Mevo|Mevo]] ([[Uzanto-Diskuto:Mevo|diskuto]]) 23:31, 14 Dec. 2013 (UTC)
::::La problemo estas, ke pli kaj pli la lingvo evoluas tute nelogike, kiel aliaj lingvoj, kaj iĝas pli kaj pli malfacile lerni, dependas de la disponebla vortaro. Se la finaĵo ''trono'' ekzistis en neŭtrono kaj elektrono, ne estis pro la finaĵo ''-trono'', sed la finaĵo ''-ono'' pri la radikoj ''neŭtr-'' kaj ''elektr-'', do ''pozit'''r'''ono'' estas tute stranga por mi (el radiko ''pozit-'' de adjektivo pozitiva). Se mi bone komprenas, en la angla, kaj nun en la esperanta, la termino '''elektrono''' kun la '''eks'''-signifo estas anstataŭigita per la termino '''leptono'''. -- [[Vikipediisto:DidCORN|DidCORN]], la 18-a de decembro 2013,17:43 (UTC)
Reiri al la paĝo "Radiuso de Bohr".