Aleksandro la 6-a: Malsamoj inter versioj

125 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q108316))
e
La nomo de lia patro estis Lanzol aŭ Llançol, sed li prenis tiun de sia patrino, kiam lia patrina onklo fariĝis la papo Kaliksto la 3-a (8-an de aprilo 1455). Li studis juron en Bolonjo kaj, post la elekto de lia onklo, fariĝis tre rapide episkopo, kardinalo kaj fine vic-kanceliero de la Eklezio, kiu nepotismo karakterizas lian epokon. Li laboris en la [[roma kurio|kurio]] dum kvin papadoj, akirante multe da administracia sperto, da influo kaj da riĉaĵo, sed ne multe da povo. Kutime ŝparema, li sciis montri se necese lukson kaj li loĝis en bela palaco. Agrablaj estis liaj manieroj kaj lia aspekto tre alloga, sed kiel ĉe multe da tiamaj prelatoj lia moralo tute ne estis senriproĉa. Liaj du ĉefaj pasioj estis la or-avidemo kaj la allogo al la virinoj. Krome, li tro amis la infanojn, kiujn liaj amatinoj donis al li.
 
[[Dosiero:TizianKmska 105Titiaan - Jacopo Pesaro bisschop van Paphos voorgesteld door paus Alexander VI Borgia aan de heilige Petrus - 28-02-2010 13-56-55.jpg|thumb|left|200px|Aleksandro la 6-a fare de [[Tiziano]].]]
Bonan ideon pri la korupteco kaj la senmoralo, en kiuj vivis la tiama papado, donas tiu memorinda kaŝtanbankedo, kiu restis fama en la historio de la [[pornografio]]. Post la morto de [[Inocento la 8-a]] la tri ĉefaj kandidatoj por la Sankta Seĝo estis la kardinaloj Borgia, Ascanio Sforza kaj Giuliano della Rovere. Neniam en la antaŭaj kaj en la estontaj elektoj oni elspezis tiom da mono por aĉeti la voĉdonantojn; Borgia, kiu estis la plej riĉa, sukcesis aĉeti la plej grandan nombron de voĉoj kaj li estis elektita la 11-an de aŭgusto 1492 kun la nomo Aleksandro la 6-a.
 
18

redaktoj