ARD: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q49653)
Linio 9:
 
[[Dosiero:Karte Mitgliedsrundfunkstationen des ARD.svg|eta|la naŭ landaj sendostacioj de la ARD]]
Dum la 1950-aj jaroj ĵurnalistoj kaj teknikistoj de la ARD-sendostacioj komencis prepari kaj ekrealigi komunan televidan programon en Federacia Respubliko de Germanio, la [[Das Erste|unua]] kaj dum ok jaroj sola televida kanalo en okcidenta Germanio, komence nigre-blanke dissendanta posttagmeze kaj vespere . Post fondiĝo de la nova okcidentberlina sendostacio "Sendilo Libera Berlio" (''Sender Freies Berlin'', SFB) kaj divido de la sendosacio NWDR al "Okcidentgermana Radio" (''Westdeutscher Rundfunk [[Köln]]'', WDR, por [[Nordrejn-Vestfalio]]) kaj "Nordgermana Radio" (''Norddeutscher Rundfunk'', NDR, en [[Hamburgo]], por la aliaj tri NWDR-landoj) kaj la fondiĝo de la "[[Sarlando|Sarlanda]] Radio", en la institucio ARD ekde la jaro 1959 membris naŭ membrostacioj. Ili vivtenis la unuan televidan kanalon de la ŝtato, nomata tiam "Germana Televido", („Deutsches Fernsehen“, intertempe [[Das Erste]], do "la unua"). Sekve estis pliaj ŝanĝiĝoj de la membrostrukturo: En 1962 membriĝis la novaj publikjuraj instancoj [[Deutsche Welle]] (DW, "Germana Ondo", televida kanalo ekskluzive ekster la areo de Germanio) kaj [[Deutschlandfunk]] ("Germania Radio", la sola publikjura tutŝtata radiokanalo, dum ĉiuj aliaj estas landaj), kaj en 1992 - sekve de la ŝtata [[reunuiĝo de Germanio]] - aldoniĝis la novaj landaj sendostacioj "Mezgermana Radio" (''[[Mitteldeutscher Rundfunk]]'', MDR, por [[Saksio]], [[Saksio-Anhalto]] kaj [[Turingio]]) kaj "Orientgermana Radio [[Brandenburgio]]" (''Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg'', ORB) - [[Meklenburgo-Antaŭpomerio]] aliĝis al la "Nordgermana Radio" NDR. En 1994 la radiostacioj ''Deutschlandfunk'' kaj ''RIAS'' unuiĝis al nova stacio ''Deutschlandradio'', kiu nun estas komuna propraĵo de la institucioj ARD kaj [[ZDF]], kaj malmembriĝis el la komunumo ARD. Laste en 1998 unuiĝis SDR kaj SWF al nova stacio "Sudokccidenta Radio" (''Südwestrundfunk'', SWR) kaj en 2003 ORB kaj SFB unuiĝis al "Radio Berlino-Brandenburgio" (''Rundfunk Berlin-Brandenburg'', RBB). Pliaj fuzioj ne estas planataj, sed analizoj de priamaskomunikilaj prolitikistoj kaj ekonomikistoj montris ke la Sarlanda Radio kaj Radio Bremeno, la senkompare plej etaj sendostacioj en la komunumo, malgraŭ grandaj ŝparo estonte nur ekstreme malfacile povos teni la ekonomian sendependecon.
 
La naŭ sendostacioj nun unuigita en la institucio ARD plu vivtenas la komunan televidan kanalon ''[[Das Erste]]'', aldone plurajn pliajn komunajn kanalojn (parte kune kun la nemembra sendostacio [[ZDF]], kaj krome po stacio unu komunan televidan kaj plurajn komunajn radiokanalojn. Deka membro de la institucio ARD plue estas la stacio [[Deutsche Welle]] (DW), la germania televida kanalo distribuata ekster Germanio.