Itala Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{TemasPri|la unua itala nacio-ŝtato|la napoleona reĝlando en Nord-Italujo, vd. [[Reĝlando Italio (1805–1814)]]. Por pli da informoj pri la formacio fondita de [[Karolo la Granda]] en la [[8-a jarcento]]|[[Itala reĝlando (mezepoko)]]}}
{{Informkesto pereinta ŝtato
|nomo = Itala reĝlando
Linio 83:
[[Dosiero:Giuseppe Garibaldi (1866).jpg|thumb|left|Giuseppe Garibaldi, gvidanto de respublikana movado por sendependeco]]
 
Post revolucia jaro 1848 la gvidanto de italaj movadoj klopodantaj pri unuiĝo fariĝis la itala naciiisto [[Giuseppe Garibaldi]]. Tiu ĉi karisma gvidanto estis tre ŝatata en suda Italio kaj ankaŭ en la mondo kaj li famiĝis pro siaj preskaŭ ekstreme sindonaj favorantoj. Garibaldi gvidis en la suda Italio la movadon de respublikanoj, sed pli norde en [[PiemontPiemonto]], kiu apartenis sub sardinia krono, sed de fakto ĝi estis sendependa, grafo [[Camillo Cavour]] havis ankaŭ ambicojn krei unuiĝintan italan ŝtaton.
 
En la jaro 1859 Sardinia-piemonta reĝlando komune kun la franca imperiestro [[Napoleono la 3-a]] venkis Aŭstrion kaj alligis la regionojn de [[Lombardio]] kaj [[Venecio]]. La reĝlando poste fermis gravajn aliancojn kun Britio kaj Francio, kiu helpis ĝin plialtigi ŝancojn por sukcesa unuiĝo de la italaj ŝtatoj. Ĉeflanke de siaj aliancanoj [[Sardinio]] interesigis sin en [[krimea milito]]. La Sardinia reĝlando estis tute sendependa de franca ŝirmo kaj en la jaro 1860 ĝi estis devigita por garantio de sekureco rezigni pri kelkaj teritorioj al Francio.
Linio 104:
 
== Liberala erao ==
Post la unuiĝo de la Reĝlando la itala politiko direktis sin al [[liberalismo]]. La jura sistemo estis regione diserigita, kio estis heredaĵo post la memstaraj italaj ŝtatoj, el kiuj la Itala reĝlando estiĝis. En la itala parlamento ekzistis forta maldekstrula opozicio, la t.n. "juna maldekstrularo". Temis pri libera ligo de politikaj ismoj, kiuj reprezentis siajn balotregionojn el diversaj partoj de la lando. la juna maldekstrularo havis tre rezervitan sintenon al reformoj (ekz. deviga lernejvizitado, disvastigo de balotrajto), sed ĝi emfaze postulis malaltigojn de impostoj kaj pli grandan ŝtatan financajn injektojn por malprogresiĝintaj sudaj regionoj de Italio. En baloto en la jaro 1874 ĝi havis tre fortan reprezenton en la parlamento, sed ĝi ne estis sufiĉe forta por kunigi la registaron. La konservativa ĉefministro [[Marco Minghetti]] tenis sin ĉe la potenco sole dank'danke al subteno de revolucionuloj kaj parto de maldekstrulaj politikistoj (ekzemple en demando de ŝtatigo de fervojoj), kio kvietigis la junan maldekstrularon. Sed en la jaro 1876 la registaro de Minghetti falis kaj post ne tro regulaj balotoj venis en frunton de la lando maldekstrula, liberala politikisto [[Agostino Depretis]], kun kies alveno venis longa erao de liberalismo en Italio. La erao de liberalismo markis sin per [[korupto]], politika malstabileco, kreskanta malriĉeco en la suda Italio kaj uzado de aŭtoritataj rimedoj de la itala registaro.
 
[[Dosiero:Agostino Depretis.jpg|thumb|left|Agostino Depretis]]
Agostino Depretis komencis sian karieron de ĉefministro per kreo de eksperimenta ideo nomata ''[[transformismo]]''. La teorio de transformismo estis, ke la registaro en intereso konservi parlamentan plimulton devus intertrakti subtenon de opozicio kaj eventuale fermi la registaran koalicion kaj aĉetadon de voĉoj de deputitoj el pli malgrandaj partioj kaj ne tro influaj partioj. Dank'Danke al kombino de tiuj ĉi metodoj en la praktiko la transformismo fariĝis koruptita kaj aŭtoritata reĝimo, kiam Depretis ofte mem kreis registarajn krizojn, por ke li atingu transformigon de fortoj kaj egalecon en la reganta [[kliko]]. Agostino Depretis kredis, ke per regado de dura mano li certigos por si subtenon de la itala sudo. Dum sia regado li enkondukis en praktikon multajn diktatorecajn disponojn, kiel ekzemple malpermeso de publikaj amasiĝoj, lokigo de "danĝeraj" homoj en internajn forpelejoj al insuloj ĉirkaŭ Italio kaj alproprumigo de armea reĝimo. Sed la registaro de Depreti en alia flanko enkondukis reforman leĝaron, kiel nuligo de arestigado pro [[ŝuldo]]j, enkonduko de deva, libere alirebla baza klereco, dum deva lernado pri religio en bazaj lernejoj estis nuligita.
 
En la jaro 1887 ĉefministro fariĝis [[Francesco Crispi]], kiu pli-malpli celis sin al konstruado de eksterlanda politiko. La klopodo de Crispi observis celon krei el Italio la mondan grandpotencon, pere de pligrandigo de soldata forto de la lando kaj eluzo de la armeo por disvastigo de la itala influo. En eksterlandaj rilatoj la itala [[diplomatio]] klopodis pri amikaj rilatoj kun [[Unuiĝinta Reĝlando|Anglio]], sed kun Francio la rilatoj estis fridaj kaj Italio komenciĝis pli orientiĝi al amikaj rilatoj kun Germana kaj Aŭstria imperioj, kun kiuj ĝi fermis pakton konata kiel [[Centraj Potencoj]]. Dum la Itala reĝlando evoluis rilate al la eksterlanda politika flanko, la enlanda politiko daŭrigis en praktikado de ''transformismo'', kiu tenis sin eĉ post la morto de premiero Depretis, kaj la aŭtoritata politiko, eluzanta [[militjuro]]n por subpremi la opozicion. Spite al malmola reĝimo premiero Crispi realigis vicon da reformaj, liberalaj ŝanĝoj, kiel ekzemple Leĝo pri publika sano en la jaro 1888 aŭ establo de tribunalo por rebonigo de maljustaĵoj elflanke de la registaro.
Linio 130:
Sed la [[1-an de marto]] [[1896]] la italan kolonian korpuson kun 15.000 soldatoj apud Adua neniigis pli nombra etiopia armeo kaj la italoj estis devigitaj retiriĝi ĝis Eritreo. Malsukceso de la etiopia kampanjo ne restis sen sekvoj kaj kvin tagoj post la malvenko apud Adua demisiis premiero [[Francesco Crispi]]. La etiopia imperio dum defendis sian sendependecon de Italio kaj de ceteraj koloniaj potencoj, ĝis plua itala invado en la jaro 1936 kaj establo [[Itala Orienta Afriko]], kiun en pluaj kvar jaroj de la [[dua mondmilito]] liberigis [[Aliancanoj]].
 
En [[septembro de [[1911]] Italio proklamis militon al [[Osmanida imperio]] kaj la itala armeo elŝipiĝis en [[Libio]]. Tiu ĉi paŝo de la itala registaro de komence ĉe naciistoj, katolikoj kaj loĝantoj de sudo renkontiĝis kun granda reeĥo. Protestis sole socialistoj, inkluzive de la juna [[Benito Mussolini]], kiuj montris fakton, ke Libio estas malriĉa dezerto, neproponanta kompenzon por penita itala klopodo. La milito daŭris unu jaron kaj finiĝis per agnosko de la itala registaro super Libio kaj insuloj de Dodekanesos. La okupacio de Libio alportis vicon da leĝoj diskriminantaj la indiĝenajn libianojn kaj iliajn perfortajn forŝovojn al [[Isole Tremiti|Insuloj Tremiti]]. Ĉiu tria el tiuj ĉi fuĝintoj mortis pro subnutrado. En la okupita Libio kelkaj naciistoj vidis nur konformon de siaj ideoj, ke Ialio estas rajtigita regi al [[Mediteraneo|mediteranea regiono]] pro konkero de [[Grekio]], [[Adriatiko|adriatia marbordo]] en [[Dalmatio]].
 
=== Giovanni Giolitti ===
[[Dosiero:Giovanni Giolitti.jpg|thumb|leftright|Giovanni Giolitti]]
En la jaro 1892 itala ĉefministro unuafoje fariĝis [[Giovanni Giolitti]]. Kvankam lia registaro rapide la sekvantan jaron falis, Giolitti en la jaro 1903 revenis en la oficejon de premiero. Lia regado estis por mallonga tempo interrompita en la jaroj 1905-1906, sed poste ĝi retenis sin en la oficejo ĝis la jaro 1909. Danke al manipuladoj kun balotiloj kaj politikaj koruptoj li estadis kulpigata pro transformismo. La balottrompoj dum lia regado estis kutima praktiko, Giolitti helpis kun la baloto nur en riĉaj regionoj, kie li havis la plej grandan subtenon, dum malpli riĉajn regionojn, kie superis opozicio, li klopodis izoligi de la politiko kaj ilian loĝantaron fortimigi de la baloto. Situacio en la suda Italio tial estis malprogresiĝinta dum premiero Giolitti same, kiel dum liaj antaŭuloj. Kvar el kvin suditaloj estis analfabetoj kaj la malespera situacio leviĝis pro neĉeesto de proprumantoj de grundo kaj ĝi kondukis al ribeloj kaj fine eĉ al [[holodomoro]].
 
La registaro de Giolitti orientiĝis en eksterlanda politiko por liberigo de rilatoj enkadre de Trikompanio, por bonaj rilatoj kun eŭropaj grandpotencoj kaj diference de la registro de Crispi por dampigo de imperiaj ekspansiemoj. La itala registaro prokrastis siajn planojn por prirego de Etiopio kaj en [[Itala Somalio]] estis proklamita [[protektorato]]. En la jaro 1911 la registaro de Giolitti decidis elsendi soldatarojn en Libion. La libia milito radikaligis opiniojn de [[Itala Socialista Partio]] kaj la pli posta faŝista gvidanto Benito Mussolini tiam vokis al perforta detronigo de la registaro. Giovanni Giolitti venis en la premieran seĝon ankoraŭ unufoje en la jaro 1920, sed la erao de liberalismo en Italio estis definitive for.
 
=== Komenco de faŝisma ŝtato ===
[[Kategorio:Itala reĝlando| ]]
Kiam Benito Mussolini revenis el la [[Unua Mondmilito]], en kiu li estis batalinta kiel fervora soldato, kiu jam antaŭĝojis pri denova granda milito, li retrovis sian landon en politika kaj ekonomia ĥaoso. Tio instigis lin formi ekstremajn politikajn partiojn. Origine membro de la Itala Socialista Partio, Mussolini iĝis ano de la Nacia Faŝisma Partio kaj sukcesis enigi ĝin en la italan parlamenton kun 35 seĝoj sekve de la baloto de 1921. Por gajni pli da potenco, li sendis siajn kvazaŭsoldatajn trupojn, la tiel-nomatajn ''nigroĉemizulojn'', por estigi tumulton en la tuta lando, por timigi la italan popolon kaj por urĝi la italojn voĉdoni por sia partio en la balotoj. Fine, Mussolini kun siaj trupoj marŝis al [[Romo]], la ĉefurbo. La registaro sub ĉefministro Facta timis la potencon de Mussolini kaj proklamis krizan staton. La reĝo tamen ne konsciis pri Mussolini kiel danĝero, sed kiel solvo de la politikaj krizoj, kies kontraŭbatalado povus rezulti en enlanda milito,<ref>Keko, Don: ''Mussolini's Rise to Power''. Publikigata la 21-an de Novembro 2010. http://www.examiner.com/article/mussolini-s-rise-to-power. Vidita la 24-an de Decembro 2013.</ref> kaj kiam la faŝisto demandis la reĝon pri la politika stato en Italujo, li respondis: “Mi, la reĝo, petas vin tuj veni al Romo, ĉar mi deziras doni al vi la respondecon de la formado de ministerio”.<ref>Penner, Andrew: ''How Benito Mussolini Came To Power''. Ligilo: http://www.markville.ss.yrdsb.edu.on.ca/history/american/websites/penner/cametopower.html. Vidita la 24-an de Decembro 2013.</ref> Tiumaniere Mussolini akiris la ŝtatan potencon en Italujo iĝante ĉefministro.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
[[Kategorio:Itala reĝlando| ]]
[[Kategorio:Historio de Italio]]
[[Kategorio:Unuiĝo de Italio]]
{{LigoLeginda|ca}}