Kaledoniaj koniferaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 66:
La lertuloj Rachel Bromwich kaj Marged Haycock sugestas ke la [[armeo]] de arboj animitaj de la [[sorĉisto]]j en la antikva [[Kimrujo|kimra]] [[poemo]] ''Cad Goddeu'' (''La Batalo de la Arboj'') estus la sama ol la kaledoniaj arbaroj <ref>Green, Thomas (2007). ''Concepts of Arthur'', p. 64. Stroud, Gloucestershire: Tempus. ISBN 978-0-7524-4461-1.</ref>. En la rilata [[Merlin (mitologio)|Merlin]]-literaturo, la persono Myrddin Wyllt retiriĝis en tiujn arbarojn estante freneza post la batalo de Arfderydd en la jaro 573. Li forflugis la laŭdiran [[kolero]]n de la reĝo de [[Strathclyde]], Rhydderch Hael, post la [[murdo]] de Gwenddoleu ap Ceidio. Tiu estas skribita en la du merlinaj poemoj en mez-kimra lingvo ''Yr Oinau'' kaj ''Yr Afallenau'' en la Nigra Libro de Carmarthen. La arbaro ankaŭ estas la retiro de alia persono nomita Lailoken el la ''Vita Kentigerni'', kiu ankaŭ forkuris en la arbarojn dum atako de frenezeco kaj kiu povas esti la origina modelo por Myrddin Wyllt.
 
En la mez-kimra [[rakonto]] ''Culhwch ac Olwen'', la ĉefa persono Culhwch estas la filo de reĝo nomita Celyddon Wledig kiu eble estas relatita al la kaledoniaj arbaroj. Alia persono el la sama rakonto, Cyledyr Wyllt, signas fortan rilaton al la kaledoniaj arbaroj estantaj rifuĝejo por homoj kun speciala speco de frenezeco aŭ ''Gwyllt'' (''Geilt'' en [[irlanda lingvo]]). En linioj 994 al 996 de la rakonto, estas mallonge klarigita, ''"...a Chyledyr Wyllt y uab, a llad Nwython a oruc a diot y gallon, a chymhell yssu callon y dat, ac am hynny yd aeth Kyledyr yg gwyllt"'' ("...kaj lia filo Kyledyr la Sovaĝo. Gwynn mortigis Nwython kaj eltranĉis lian koron, kaj devigis Kyledyr manĝi la koron de ties patro, kaj tio estas kiel Kyledyr freneziĝis").
 
==Notoj==