Eklezia kanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 28:
Jam ekde la komenco kristanaj paroĥoj kantis. Kiel fontoj de la kristana muziko validas la juda tradicio de la psalmkantado kaj la muziko de la [[helenismo|helenisma]] [[Grek-romia antikvo|malfrua antivo]]. En la unuaj jarcentoj evoluis multnombro da kristanaj [[rito]]j kun respektive apartaj kantotradicioj. La unuecigo sub [[Gregorio la 1-a]] (papo ekde 590 ĝis 604) venkigis la romian riton kaj la tiel nomatan [[gregoria ĉanto|gregorian ĉanton]] en la katolika (okcidenta) eklezio. Dum kiam la diserva [[kantado]] oficiale estis rezervita al [[ĥoro]] (ĥoralĥoro) kaj ekleziuloj, en la malfrua mezepoko evoluis unuaj ekleziaj kantoj en [[nacia lingvo|naciaj lingvoj]], kiujn oni kantis ekzemple dum ekleziaj teatraĵoj kaj [[procesio]].
 
Laŭsence de fortigo de la paroĥa partopreno en la diservo la [[reformacio|reformaciistoj]] enprenis la komence neakompanatan paroĥan kantadon en siajn diservajn sinsekvojn. [[TomasoThomas MunceroMüntzer]] (1489-1525) komencis traduki konatajn gregoriajn ĉantojn en la germanan. [[Marteno Lutero]] (1483–1546) versis siaflanke multajn novajn [[germana lingvo|germanlingvajn]] ekleziajn kantojn, kiuj treege disvastiĝis per [[flugfolio]]j kaj baldaŭ ankaŭ per malgrandaj [[kantaro]]j kaj kiuj ankoraŭ nuntempe apartenas al la kerno de la [[protestantismo|protestantisma]] eklezikanta trezoro. La adeptoj de Lutero uzis liajn kantojn ankaŭ kiel batalilo kontraŭ la katolika [[liturgio]]. Ankaŭ ene de la reformacia [[anabaptismo|rebaptisma movado]] ekestis novaj paroĥaj kantoj, pli malfrue presitaj en ilia Selekta Kantaro.
 
La [[Reformita Eklezio]] permesis ekleziajn kantojn nur je rigidaj kondiĉoj. Tiamaniere ekestis memstara tradicio de psalmversaĵoj en unu- kaj plurvoĉa [[tonmetado]].
Linio 37:
 
En la 1920-aj jaroj komencis [[eklezia muziko|eklezimuzikisma novigomovado]]. Malnovaj kantoj denove estis enigataj en la kantarojn, melodiojn rekondukataj en siajn originalajn versiojn, krome ekestis je reekpreno de pli malnovaj muzikaj stilelementoj novaj paroĥaj kantoj. Ekde la [[1960-aj]] jaroj disvastiĝis pli kaj pli ekleziaj kantoj laŭ stiloj de la popularmuziko (Nova Eklezia Kanto). Ankaŭ kantoj el ekstererŭropaj muzikaj tradicioj, ekzemple [[nigrula preĝokanto]], kantoj el la nigrula [[gospelo]] aŭ el la ekstereŭropa [[popolmuziko]], eniris – plejofte, sed ne ĉiam – aktualajn kantarojn.
 
=== Angla kulturspaco ===
En la anglikana eklezio evoluis, deire de la muziko de la [[romkatolika eklezio|katolika]] kaj de la reformitaj eklezioj, la tradicio de la anglikana kantado, kiu allasis komence nur rimitajn [[psalmo]]tekstojn. La ''Libro de Komuna Preĝo'', [[kantaro]] de psalmkantaĵoj en angla lingvo, aperis en 1661 per eldono valida ĝis en la 20-a jarcento kaj atingis en la tuta imperio altan disvastiĝon.