Thomas Müntzer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Vivo kun unuaj planoj animzorgadaj ==
De 1506 ĝis 1512 li studis teologion en [[Lepsiko]] kaj [[Frankfurto ĉe Odro]]. Post 1514 li estis pastro ĉe diveraj komunumoj de [[Braunschweig]], en Frose apud [[Aschersleben]] kaj en 1520 en [[Zwickau]]. Tie ĉi li konatiĝis kun [[NicolausNikolaus Storch]], kiu kune kun aliaj ''profetoj de Zwickau'' unuiĝis por protesti pri nejusta riĉeco de multaj nobeloj kaj kelkaj religiuloj. Müntzer ege simpatiis kun tiuj ĉi movadanoj, kiuj firme kredis je justigo de la socio en baldaŭa estonteco (la t.n. ''[[Jarmilismo]]'').
 
Pro kvereloj kun la superuloj li forlasis en 1512 la urbon kaj faris misiajn vojaĝojn en [[Bohemio (lando)|Bohemion]] kaj al [[Prago]]. Samloke li verkis sian ''Manifeston de Prago'', skizante la fundamentojn de sia teologio. En 1523 li ricevis la mandaton pri pastora servo en [[Allstedt]], kie li verkis la unuan germanlingvan diservo-ordon. Lia celo estis integrigi pli multe la fidelulojn en la diserva celebro.