Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 175:
Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri [[Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Pedofilio|pedofilio]], kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.[[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)
::Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta [[Vikipedio:Diskutejo#Cenzuro_kaj_persekutado|kontribuo Pangeoa]], kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.[[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 21:01, 28 Dec. 2013 (UTC)
:::Ke estu klara: Mi tute ne postulis forigon de gravaj artikoloj [[Pedofilio]] aŭ [[Pedifila Movado]]. Mi nur volas, ke tiuj artikoloj ne povas servi al glorigo de pedofilio, kaj ke estiĝu la impreso, ke la leĝoj kontraŭ pedofilio estas nur rezulto de diskriminacio do kvazaŭ neante la objektivan fakton, ke seksa misuzo de infanoj fare de plenkreskuloj ja estas grava krimo kaj kaŭzas al infano dumvivan damaĝon. Imagu, sama movado estiĝus, kiu petus permeson de murdo! Fakte seksa agreso kontraŭ infano de multaj estas konsiderita kvazaŭ murdo aŭ almenaŭ terura vundo de la animo de tiu infano. La protalo pedofilio en sia nuna formo kvazaŭ prezentas pedofilion kiel io bagatela, kies krimeco estas nur rezulto de persekutado fare de la societo. Estas risko, ke tia portalo fariĝos renkontiĝejo de pedofiluloj kaj propogandejo por la pedofila movado, ja mi eĉ kuraĝas diri, ke ĝi tio jam nun estas. Se tamen la unika celo de la portalo estas varbado por la pedofilia movado, tiam tia portalo ne estas akceptebla laŭ la principoj de Vikipedio. Memkompreneble cenzuro ne estas bela afero, tamen ja fakte ni en Vikipedio ĉiam havas certan cenzuron. Jam nia regularo metas kadron por cenzuro, nome, kio estas ekster la regularo estas cenzurita. Mia riproĉo al la Portalo Pedofilio estas evidenta: Ĝia celo estas la bagateligo de pedofilio, se ne estus tiel, tiam ja tio devus klare esti indikita en la supra parto de la portalo. Tie tamen ja staras, ke la portalo celas peri informojn pri pedifilio, kiujn oni en neniu alia loko povas ricevi. Kaj la kialo, ke tiujn informoj ne haveblas en aliaj lokoj estas evidnetaj: En la nacilingvaj vikipedioj ili senescepte estis cenzuritaj kaj en aliaj lokoj eĉ per punkleĝo persekutitaj. La ideo ja estas simpla: Ĉar Esperanto ne aperas inter la oficialaj lingvoj la naciaj ŝtatoj ne interesiĝas pri la publikaĵoj en Esperanto, kaj tiel en Esperanto-vikipedio malpermesitaj informoj povas kaŝe aperi. Se tamen tio estas la celo de tiu portalo, tiam tio evidente estas grava misuzo de Vikipedio, ĉar la regularo de Vikipedio ĝuste antaŭvidas, ke ĝi ne devas esti uzata por apartaj politikaj celoj. Ni havas relative grandan toleremon kaj liberecon en Esperanto-vikipedio. Tamen estas limo, kiam ĝuste temas pri disvastigo de ideoj, kiuj fundamente kontraŭstaras la homecon. Eĉ pledo por maksimuma libereco kaj toleremo devas havi limon, kiam temas pri la fundamentaj valoroj de la homa societo. Seksa misuzo de infanoj (tio estas la celo de pedofilio) estas gravega krimo. Ĝi apartenas al la malmultaj krimoj, pri kiuj la svisa punleĝaro malebligas sub certaj kondiĉoj la preskripton (la aliaj du estas popolmurdo, nome krimoj kontraŭ homeco, kaj alta perfido) - ankaŭ ĝi apartenas al tiuj krimoj, pri kiuj la punleĝo en gravaj kazoj antaŭvidas dumvivan enŝloson! Kaj en la venontaj monatoj la Svisa Popolo devas baloti pri konstitucia leĝo, kiu postulas, ke kondamnitaj pedofiluloj estos registitaj kaj dum sia tuta vivo ne plu rajtos labori en postenoj, en kiuj ili estos en kontakto kun infanoj, do kiel instruistoj, flegistoj, infanvartistoj ktp. Laŭ porpono ricevis jam subtenon en la parlamento (maloftaĵo ĉe popoliniciativoj) kaj antaŭvideble akceptiĝos per grandega plimulto. Same kiel jam la leĝo por enŝloso de pedofilujoj dumvive en gravaj kazoj estis per giganta plimulto kaj de la homoj kaj de la federaciaj ŝtatoj akcpetita. La portalo por relative limigita temo ne estas necesa. Aldoniĝas la fakto, kiel Pangea sin nun esprimas: Li insultadas mian personon, tion mi en neniu momento faris, eĉ ne nun. Tio jam estus sendepende de la enhavo de la diskuto kialo por forbaro. Same li riporĉas al mi publike manipuladon. Li mensoge asertadis, ke nek la Biblio nek Korano kondamnos pedofikion. Tio nature estas kompleta malvero. Mi aldonis du bilbilajn citaĵojn, kiuj purvas la kontraŭo. Forigo de referencoj, kiuj pruvas fakton, tamen estas netolerebla misago, kiu fakte nun tute klare montras, per kiaj metodoj Pangea laboras. Kiu manipulas en tiu kazo, ĉu li cu mi, kiu nur montras per faktoj, kiel li manipulas? Same estas la maniero, kiel li citas Wilhem Reich, kiu postulis, ke la seksa vivo de la infanoj estu liberigita. Estas grava misinterpretado de tiu eldiro, ke Reich opinis, ke seksaj agoj de plenkreskuloj al infanoj estas liberigo de la seksaj rajtoj de infanoj. Tute kontraŭe, seksan misuzadon de infano Reich kondamnas kiel unu el la instrumentoj de seksa subpremo de la infanoj. Li diras aliloke ke ĝuste la seksa subpremo de la infanoj faciligas ilian misuzon fare de malicaj kaj egoismaj plenkreskuloj. Laŭ la metodo, kie tamen Reich kaj aliaj filozofoj estas cititaj en la artikoloj verkitaj de Pangea oni povus ricevi la impersojn, ke tiuj personecoj estis apogintoj de la pedofilia movado. La unika celo de tio metodo ĝuste estas la varbado por kompreno de la "idealoj" de tiu movado.[[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 14:26, 29 Dec. 2013 (UTC)