Kostroma: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn forigis ,  antaŭ 7 jaroj
Inter la unuaj motoroj de la Esperanto-movado en Kostroma estis [[Anna Ŝarapova]], kiu naskiĝis en [[1863]] kaj mortis en [[1923]]. Ŝi estis tre fervora propagandistino pri la internacia lingvo en la urbo kaj krome internacie kunlaboris en pluraj Esperanto-gazetoj. En apartaj libretoj aperis ŝiaj tradukoj „Kaŭkaza kaptito“, „Esperanto kaj Vegetarismo“, „[[Dio - unu por ĉiuj]]“ kaj „[[La morto de Ivan Iljiĉ]]“ de [[Leo Tolstoj]]. Dum la [[Unua mondmilito]] ŝi loĝis en [[Svislando]] kaj ŝia reveno al [[Rusio]] en [[1920]] multe helpis al restarigo de internaciaj Esperanto-rilatoj post la milito inter la rusaj kaj alilandaj esperantistoj. Aliaj aktivuloj antaŭ la moderna periodo estis ekzemple [[Andrej Sokolov]] kaj [[Aleksandr Averin]]. Inter alie, en la Pedagogia Instituto tiama estis Esperanto-klubo.
 
Meze de la 20-a jarcento en [[Ipatjevskaja Sloboda]] aktivis sinjoro '''Tolokoncev''', instruisto de germana lingvo en mezlernejo. Lia nepo Aleksandr transdonis al KETo kolekton de bildkartoj kaj e-libroj de sia patro.
 
Moderna periodo de la loka Esperanto-movado komenciĝis ekde vizito de [[Andrej Grigorjevskij]] en la urbon por semajnfina ekspreskurso por novuloj en [[1998]] (t.n. "Projekto EKI"). Post tiu kurso aperis kerna grupo de komencantoj, kiu poste formis lokan junularan klubon KETo. Pluan startan puŝon la loka Esperanto-movado ricevis post la evento [[StRIGO]]-4 en 1999. Ankaŭ por gvido de ekspreskursoj la urbon vizitis [[Natalja Grigorjevskaja]], [[Onjo Ŝejnina]] kaj [[Oleg Ĉajka]].