Ruĝecvosta ortalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
}}
[[Dosiero:Ortalis ruficauda.jpg|eta|Ruĝecvosta ortalo]]
La '''Ruĝecvosta ortalo''', ''Ortalis ruficauda'', estas membro de la genro de [[Ortalo]]j de antikva grupo de [[birdoj]] de la familio [[Kracedoj]], kiuj estas rilataj al la [[Megapodo|amaskonstruistoj]] de [[Aŭstralazio]].

==Distribuado kaj habitato==
Ĝi loĝas en nordorienta [[Kolombio]] kaj norda [[Venezuelo]] kie ĝi estas nomata '''Guacharaca''', kaj en [[Tobago]] kie ĝi estas konata kiel '''Cocrico''' kaj estas la insula nacia birdo, kiu aperas en la [[Blazono de Trinidado kaj Tobago]]. Ĝi troviĝas ankaŭ en la insuloj [[Bequia]] kaj [[Union (insulo)|Union]] en [[Grenadinoj]] kie ĝi eble estis [[enmetita specio|enmetita]].
 
La Ruĝecvosta ortalo estas tre [[arboloĝanta]] specio troviĝanta en arbaroj, se ĝi troviĝas ankaŭ eu pli malfermaj sekaj arbustaraj areoj. Tio kombine kun relative malalta ĉaspremado, faris ĝin malpli vundebla ol la pli grandaj membroj de ties familio, ĉefe la [[mutuo]]j.
 
==Aspekto==
Tiuj estas mezgrandaj birdoj, similaj laŭ ĝenerala aspekto al [[meleagro]]j, kun malgrandaj kapoj, longaj fortaj kruroj kaj longa larĝa vosto. Ili estas tipe 53–58 cm longaj; la ino pezas 540 g kaj la plej granda masklo 640 g. Ili havas tre senkoloran [[plumaro]]n, malhelbrunan supre kaj pli palan sube. La kapo estas griza, kaj la bruna vosto havas ruĝecan aŭ blankan pinton depende el la raso.
 
==Biologio==
Kiel ĉe aliaj [[ĉaĉalakoj]], la Ruĝecvosta ortalo estas tre bruema specio, kiu preferas elsendi sian voĉon [[Krepusko|krepuske]]. La maskla alvoko estas laŭta malaltatona ''ka-ka-ruki-ruki-ka'', respondota de ina altatona ''ŭaĉ-a-lak'' (el kio devenas la onomatopea surloka nomo ĉaĉalako), kion ili ofte ripetas kelkajn fojojn serie, per preciza sinkronigo.
 
<!--{{multi-listen item
|filename=Guacharaca.ogg
|title=Bruema alvokado de paro (masklo+ino) de Guaĉarakoj
|description=Registrita antaŭ mateniĝo, en Caraballeda, [[Estado Vargas]], Venezuelo (21 sek.)
|format=[[ogg]]
}}-->
 
[[Kategorio:Kracedoj]]