Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 192:
 
Kara Paul, mi ĉi-vespere familie ne havas "permeson vikipediumi", havas gastojn, kaj nur jen petis unu minuton pro tio ke la retumilo antaŭ malŝalto de la komputilo signis jam pli fruan alvenon de mesaĝo: supraĵe mi vidis ke Pangea diskuteje verkis aldonan ĉapitron pri la portala temo, sed nun ne havas la tempon atente legi. Se vi pensas, ke la ago de Pangea sufiĉas kiel malaprobo de via alvoko dum iom da tempo silento, vi rajtas agi ankaŭ mianome. Se vi hezitas, mi havos iom da vikipedia/komputila tempo morgaŭ matene... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 19:28, 2 Jan. 2014 (UTC)
 
==Biblio==
Koncerne la temon pri la Biblio (Timoteo, Korintanoj, viruzoĉasantoj ktp), unue mi volas danki vin pro esti konsultinta iun specialiston pri la Biblio por provi klarigi la aferojn. Se vi konsultas en diversaj tradukoj de la Biblio la versiklojn en kiuj, en la originalo, aperas la greka vorto "arsenokoitaj" ("viruzoĉasanto" en la traduko de la Londona Biblio), vi konstatos ke oni tradukas ilin diversmaniere: kutime, la Biblioj tradukas la vorton "arsenokoitaj" kiel "samseksemuloj" (malbona traduko, ĉar la vorto "samseksemulo" aperis nur fine de la 19a jarcento), "viroj kiuj gekuŝas kun homoj", "virineskulo", "prostituisto" aŭ io simila. Tre malofte ĝi estas tradukita alimaniere, sed fakte ekzistas akra disputo inter specialistoj pri la ekzakta signifo de tiu ĉi vorto, ĉar estas neeble nuntempe scii kion ĝi signifis ekzakte en la 1a jarcento. Alitage mi trovis tre interesan studon pri tiu afero, sed mi ne konservis ĝin en "Preferataj". Sed kiel ajn, la ĝusta loko por debati tiajn aferojn estus la diskutpaĝo de la rubriko "Ĉu vi scias...." de Portalo:Pedofilio kaj tion oni devus fari en civilizita maniero, sen malamikecoj kaj sen polemikoj senutilaj, kun la sola celo trovi la veron kaj prezenti al la legantojn la plej kvalitajn, kontrastigeblajn, interesajn kaj fidindajn enhavojn, ĝuste kion mi ĉiam celis per la verkado de Portalo:Pedofilio. Al mi estas tute egale se la Biblio kondamnas pedofilion aŭ ne: se mi scius, ke la Biblio ja kondamnas pedofilion (kio estas nepruvebla per la originaloj), anstataŭ diri, ke la Biblio ne kondamnas pedofilion mi povintus diri en tiu rubriko, ke la Biblio ja kondamnas ĝin. Kiel vi vidas, mi estas preta diskuti ion ajn kaj korekti ion ajn se necese. Sed nun jam ne indas elspezi energion por plibonigi tiun bonegan portalon, ĉar antaŭvideble ĝi estos cenzurata kaj nenion pli oni povos aldoni. La legantoj jam ne povos scii se la Biblio diras tion aŭ alion, aŭ se diras la malon, ĉar tiaj informoj simple estos silentigitaj, cenzurataj, samkiel antaŭe oni estus cenzurinta iun verkon pri samseksemo, juda kulturo aŭ sorĉado, jen la nazioj, jen la mezepokaj inkvizitoroj aŭ aliaj sencerbuloj. Nuntempe oni faras la samon per la temo de pedofilio.--[[Uzanto:Pangea|Pangea]] ([[Uzanto-Diskuto:Pangea|diskuto]]) 01:43, 3 Jan. 2014 (UTC)