Siegfried-linio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Siegfried-linio''', nomata ankaŭ „Okcidenta remparo“ ([[germane]] ''Westwall''), estis plano respektive projekto de [[Nazia Germanio]] ŝirmi la germanan limon en longeco de proksimume 600 kilometroj, de la urbo [[Kleve]] en nordo ĝis [[Bazelo]] en sudo, kontraŭ armea atako de la [[Aliancanoj]] el okcidento. Kiel plej multe fortikigita sektoro oni konsideras teritorion de [[Treviro]] (germane ''Trier'') norde ĝis [[Karlsruhe]] sude, kiu longas 160 kilometrojn. Dum eksperimentaj laboroj estis provitaj du bazaj tipoj de remparaj objektoj – B-tipo, rezistanta al kanonado de 210-milimetraj kanonoj, kaj A-tipo kun pli alta rezistkapablo. Malgraŭ la plano konstrui kontinuan remparegon, fakte la Siegfried-linio konsistis precipe el granda kvanto de malgrandaj fortikaĵetoj, da kiuj estis ĉirkaŭ 15 600 (kelkaj fontoj notas indikon je proksimume 6 000 objektoj pli granda). Tial ĝi ricevis kromnomon „Lakta vojo“ aŭ ankaŭ „Fortikaĵpolvaro“. La konstruado de pezaj objektoj, certigata per grupoj de [[organizaĵo Todt]], tre lamis post la plano. Ekzemple seriaj liveroj de fortikaĵblendaj elementoj estis venontaj nur en la jaroj [[1941]] – [[1942]].
 
Ekde majo [[1938]] laboris en multaj laborlokoj (krom la naziaj unuoj [[organizaĵo Todt]], transporta organizaĵo de [[Albert Speer]] kaj la [[Regna Laborservo]]) multnombraj taĉmentoj de la [[Wehrmacht|germana armeo]], konstruantaj precipe malpezajn objektojn. Germaniaj naziaj fontoj notas, ke ekde majo [[1938]] ĝis la komenciĝo de la Dua Mondmilito en septembro [[1939]] estis konstruita sume 14 000 objektoj de la Siegfried-linio kaj cele al tio konsumiĝis 8 milionoj da tunoj de cemento, 1,2 milionoj da tunoj de fero kaj 950 000 metroj da ligno. Ĉiutage alveturis en la laborlokojn de la Okcidenta remparo 8 000 vagonoj da materialo. La fortikaĵoj onidire tiam englutis 20 procentaĵojn de la suma germania produktado de cemento, 8 procentaĵojn de tiu de ligno kaj 5 procentaĵojn de la produktaĵo de fero. Ĉe pioniraj staboj laboris 100 000 laboristoj kaj 350 000 laboruloj de [[organizaĵo Todt]] kaj krome armeaj pioniroj. Ekde majo [[1938]] la konstruado de la Okcidenta remparo postulis onidire tri kaj duonon de miliardoj da markoj.
 
Malgraŭ tiuj grandaj nombroj, historiaj fakuloj nuntempe juĝas ke la Okcidenta remparo havis multe pli grandan propagandan kaj politikan ol fakten armean valoron.