Geja Fiero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de 79.156.189.3 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Addbot
Linio 6:
La baza nocio de "geja fiero" diras ke neniu homo devas honti pro lia/ŝia estmaniero, senkonsidere de la sekso aŭ [[seksa orientiĝo]]. La elektita termino "[[fiero]]", venas de la [[angla lingvo]] kaj el filologia vidpunkto ĝia traduko pli korekta devus esti "[[digneco]]".
 
La celebrado okazas ĉefe per kolorumitaj "fieraj marŝadoj" (en la angla ''pride parades'', en la franca ''marches des fiertés'', en la hispana ''marcha del orgullo'') kiuj koncidas en la norda hemisferio, kun la alveno de la somero. La [[GLAT-simboloj|simboloj]] de la geja fiero (la [[ĉielarka flago]] kaj la [[rozkolora triangulo]]), estas amase portitaj dum la festoj. En la celebraĵoj partoprenas GLAT-ajn grupojn kiuj protestas aŭ petas pli da respekton por ili laŭ iliaj vivkondiĉoj en la respektiva lando.
 
== Opozicio ==
Ene de la geja komunumo kelkaj malakceptas la nocion de la geja fiero ĉar ili perceptas en ĝi egan emfazon pri la seksa orientiĝo kiu ne estas grave konsiderata kaj manko de diskretemo, modesteco kaj submetiĝo al tio kio povus damaĝi la publikan moralon, religiajn kredojn, eĉ inkluzive de la propra afero pri emancipiĝo kaj agnoskado de la samseksemaj rajtoj. Tamen ili proponas eviti tian ekstravagancan aktivismon per diskursoj kontraŭ la diskriminacio al GLAT-oj per la komunaj ideoj de la publiko. Aliaj kritikistoj vidas la nocion de la geja fiero kiel ofendo al la identeco de ĉiu unuopulo, ĉar ĉiu persono - inkluzive de ĉiu gejo - vivas la sen neceso identigi sin kun tiu determinita stereotipo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ipernity.com/doc/kallegreen/album/245017 Fotoraporto pri ''Geja Fiero'' en Stokholmo. 2011] {{eo}}
 
 
 
[[Kategorio:GLAT-eventoj]]