Ngô Đình Diệm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
En 1945 [[Ho Chi Minh]] proponis al li aliĝon al registaro de [[Nord-Vjetnamio]]. Ngô forĵetis la proponon kaj forveturis al [[Usono]], kie dum du jaroj restis en [[monaĥejo]] apud [[Novjorko]], kaj poste translokiĝis al [[benediktanoj|benediktana]] monaĥejo en [[Belgio]]. Li revenis en 1954 kaj ekstaris fronte de registaro de Suda Vjetnamio. Oktobre 1955 faligis imperiestron [[Bảo Đại]], anoncante sin prezidento de estiĝanta [[Vjetnama respubliko]]. Li regis [[aŭtokratio|aŭtokrate]] disdonante al sia familio plej altajn ŝtatpostenojn: pli juna frato iĝis ĉefo de [[polico]], la dua iĝis katolika [[ĉefepiskopo]] de Huế kaj [[rektoro]] de du [[universitato]]j, [[bofrato]] - ministro pri eksteraj rilatoj, filo - ministro pri edukado.
 
Pro sia katolikismo ekkonfliktis kun [[budhismo|budhanoj]]. En junio 1963 budhisma monako [[Thích Quảng Ðức]] bruligis sin en Sajgono proteste kontraŭ tiu politiko. [[Reprezalio]]j kontraŭ budhanoj kaŭzis perdon de apogo al Ngô fare de Usono, kiu unue klopodis influi preme al la diktatoro, por ke li mildigu sian politikon. Responde Ngô minacis, ke forigos usonajn militistajn konsilantojn. Tiam eniris [[CIA]], kiu posedis influon al sufiĉe granda parto de komandantoj de vjetnama armeo, por ke ĝi forigu la diktatoron. La 2-an de novembro 1963 [[tanko]]j ĉirkauiris prezidentan palacon. Ngô sukcesis fuĝi, sed poste estis trovita pafmortigita en [[kirko]] en Chợ Lớn.
 
==Vidu ankaŭ==